Eva Mendes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eva Mendes (2008)
Eva Mendez 2010
Foto: Philipp von Ostau

Eva MENDES (nask. 5-an de marto 1974 en Miami, Florido) estas usona aktorino kaj modelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mendes estas la plej juna filino de kubaj gepatroj, ŝi havas tri gefratojn. Ŝi naskiĝis en Miami, plenkreskis en Los Angeles (Silver Lake-Echo Park), kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi vizitis Hoover High School en Glendale, Kalifornio kaj pli poste la Kalifornian Ŝtatan Universitaton en Northridge. La studadon de entreprena ekonomio, Mendes forlasis favore al aktorado.

Post kelkaj reklamfilmoj (ekz. por Revlon kaj DKNY), kaj gastaj roletoj en televidaj serioj kaj muzikvideoj (ekz. Miami de Will Smith), ŝi iĝis pli konata en 2001 per ludo en filmo Training Day. Ŝi ludis en tiu filmo kun Denzel Washington kaj Ethan Hawke. Samjare, Eva Mendes ludis en la agfilmo Exit Wounds kun Steven Seagal kaj Earl Simmons (DMX).

Ekde somero de 2008, ŝi estas modelo por la moda kaj parfuma marko Calvin Klein.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1998: Children of the Corn
  • 1998: A Night at the Roxbury
  • 1999: My Brother the Pig
  • 2000: The Disciples
  • 2000: Urban Legends: Final Cut
  • 2001: Exit Wounds
  • 2001: Training Day
  • 2002: All About the Benjamins
  • 2003: 2 Fast 2 Furious, ŝi ludis policistinon
  • 2003: Once Upon a Time in Mexico, ludis kun Antonio Banderas kaj Johnny Depp
  • 2003: Out of Time
  • 2003: Stuck on You
  • 2005: Hitch
  • 2005: The Wendell Baker Story
  • 2005: Trust the Man
  • 2006: Ghost Rider, kun Nicolas Cage
  • 2007: Live!
  • 2007: Cleaner
  • 2007: We Own the Night
  • 2008: The Women
  • 2008: The Spirit
  • 2009: Bad Lieutenant: Port of Call New Orleans
  • 2010: The Other Guys
  • 2010: Last Night
  • 2011: Fast Five (kameo)