Félix María Samaniego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Félix María de Samaniego.
Monumento al Samaniego en Laguardia.

Félix María Serafín Sánchez de Samaniego Zabala esperante Felikso Samaniego (Laguardia, Alavo, 12-a de oktobro de 1745 – samloke, 11-a de aŭgusto de 1801 kun 56 jaroj) estis verkisto hispana fama pro siaj fabloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Riĉa nobelo el kiu oni scias malmulte pri lia infanaĝo kaj junaĝo: ŝajne studis en lernejo en Francio.[1] Li formis parton de la Sociedad Bascongada de Amigos del País (societo de amikoj de la lando), fondita de Peñaflorida, kie legis siajn unuajn fablojn. La unua kolekto estis publikita en Valencio en 1781.

Li entusiazmiĝis por la enciklopediisma idearo kaj akiris la emon por la kritiko kontraŭ politiko, religio kaj privilegioj, kaj eĉ malakceptis postenon proponitan de Floridablanka.[2] Maldececaj rakontoj estis komponitaj laŭ stilo de la erotaj fabloj de Jean de la Fontaine. Pro tiuj verkoj kaj aliaj kontraŭklerikala, suferis problemojn el la Inkvizicio eĉ portempan ankarcerigon en monaĥejo.

Li polemikis ankaŭ kontruax kolegoj kiaj Vicente García de la Huerta kaj Fray Diego González, sed ĉefe kontraŭ Tomás de Iriarte, kiu estis estinta lia amiko. Samaniego, kiu publikis en 1781 sian unuan fablokolekton, koleris kiam Iriarte prezentis tiun sian venontjare, kiel la «primera colección de fábulas enteramente originales» (unua kolekto de fabloj tute originalaj).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alborg, Juan Luis: Historia de la literatura española. Tomo III: Siglo XVIII. Madrid, Gredos, 1993 (sepa reeldono). ISBN 84-249-3130-0; p. 530.
  2. Alborg, Juan Luis: op. cit., p. 531.
  3. Alborg, Juan Luis: op. cit., pp. 531-532.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]