Fajnbeka kviskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajnbeka kviskalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Quiscalus
Specio: 'Qu. palustris'
Quiscalus palustris
(Swainson, 1827)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajnbeka kviskalo (Quiscalus palustris) estis paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu nun enhavas nur ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj. Tiu ĉi estas nuntempe formortinta.

Tiu specio estis tre rilata al la okcidenta klado de la Grandavosta kviskalo, el kiu ĝi diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 1.2 milionoj da jaroj.[1]

La Fajnbeka kviskalo estis endemia de centra Meksikio. Oni scias ke ĝi loĝis en la Valo de Meksiko kaj la Toluka Valo. Kvankam postaj informoj indikis ke ĝi povus esti estanta marĉa specialisto, pli malnovaj observoj registritaj en la Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio de monaĥo Bernardino de Sahagún indikas, ke ĝi iam troviĝis en terkultivejaj areoj kaj ĉe urboj.[2] Ĝi iĝis formortinta pro habitatoperdo.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. (2008) “A Complete Species-Level Phylogeny of the Grackles (Quiscalus spp.), Including the Extinct Slender-Billed Grackle, Inferred from Mitochondrial DNA”, The Condor 110 (4), p. 718–728. doi:10.1525/cond.2008.8633. 
  2. (2009) “Ecology and Ethnobiology of the Slender-billed Grackle Quiscalus palustris”, Journal of Ornithology. doi:10.1007/s10336-009-0467-2.