Fantasia
El Vikipedio
| Fantazio | |
|---|---|
| Originala titolo | Fantasia |
| Produktadlando | |
| Filmita en | |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 13-a de novembro 1940 |
| Daŭro | 124 minutoj |
| Ĝenro | muzika desegnita filmo |
| Kameraado | q266521 |
| Buĝeto | 2 280 000 Usonaj $ (takso) |
| Reĝisoro(j) | multaj |
| Scenaro | multaj |
| Ĉefrolantoj | Deems Taylor Leopold Stokowski Walt Disney (voĉo) |
| Produkto | Walt Disney Pictures |
| Distribuo | RKO Radio Pictures, Inc. Walt Disney Productions |
| IMDb | |
Fantasia (anglalingve por Fantazio) estas desegnita muzika filmo de Walt Disney Pictures el 1940, la tria filmo de la filmstudio de Walt Disney. La filmo montras kartun-versiojn pri ok verkoj de klasika muziko:
- Tokato kaj fugo en D-minora de Johann Sebastian Bach
- La Nuksorompilo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
- La lernanto de l' sorĉisto de Paul Dukas
- La rito de printempo de Igor Stravinski
- La sesa simfonio de Ludwig van Beethoven
- La Gioconda (danco de la horoj) de Amilcare Ponchielli
- Nokto sur kalva monto de Modest Petroviĉ Musorgskij
- Ave Maria de Franz Schubert
Kvankam la filmo ĝenerale malsukcesis en kinoteatroj, ĝi estis pionira por la kunigado de vivantaj kaj desegnitaj roluloj, kaj la unua uzo de stereofonia sono.