Felkostumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri subkulturo pri homformaj bestoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon felo.
Felkostumo
Informoj
vdr

Felkostumoj estas laŭmende faritaj best-kostumoj, kiuj estas posedataj kaj portataj de rolkostumuloj kaj membroj de la felanaro, tio estas "felanoj"; felano, kiu portas felkostumon, estas nomata felkostumulo.[1]:13 Oni kredas, ke la vorto estis stampita en 1993 de Roberto King. Malkiel kostumoj de maskotoj, kiuj ofte estas filiigitaj al teamo aŭ organizo, felkostumoj reprezentas originalajn personojn, kiuj estas kreataj de tiu, kiu vestas ĝin, kaj ofte estas pli bone sidantaj kaj pli komplike faratan, kun elstaraĵoj, ekzemple movebla makzelo.[2] Felkostumoj estas farataj en vasta nombro de fasonon, ekde desegnoj ĝis multe plia realismo.

Granda grupo de posedantoj de felkostumoj (felkostumuloj) en la kongreso FBL en 2018.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni povas spuri la ideon de felkostumo al jardekoj antaŭ ol la vorto "felkostumo" fabrikiĝis, almenaŭ pli frue ol 1947, kiam kostumo de germanaj ŝafhundoj estis la kerno de la intrigo de Three Ways to Mecca de Edwin Corle.[3] Unu frua felkostumo, kiu estis portata de eks-Disney-maskotisto Robert Hill, kaj kiu baziĝis sur la rolulino "Hilda la Bamboid", estis prezentata en la unua felkongreso, ConFurence 0, en 1989, sed la plejparto el felanoj siatempe nur portis bestorelojn kaj vostojn, pro ilia influo de la komunecoj de animeo kaj sciencfikcio.[2]

Dum la 1990-aj jaroj, gvidoj pri la fabrikanto de felkostumoj estis oftaj.[4] Felkostumoj ne fariĝis vaste konataj ĝis la mezaj 1990aj jaroj kaj la populareco de la Interreto, kio iniciatis la disvastigon de ideoj pri la fabrikado de kostumoj.[2] Laŭ The Daily Dot, dum la sama jardeko, felkostume sekso estis ofta.[4]

Plej da fabrikadoj de fruaj felkostumoj estis farataj de tiu, kiu vestas ĝin, laŭ gvidoj, kiuj estis skribitaj de membroj de la felanaro, kaj unu da plej eminenta estis Critter Costuming, kiu estis manlibro, kiu estis verkita en 2004 de Adam Riggs. Tamen, ĝis la mezaj 2000-aj jaroj, la postuloj de altkvalitaj felkostumoj estis sufiĉe grandaj, kaj la fabrikado de felkostumoj fariĝis viviva negoco.[2] Felanoj komisiiĝis el specialistoj pro diaj propraj desegnadoj aŭ nedecidataj petoj. Inklude malnovajn felkostumojn, la industrio nun vendas milionojn da dolaroj de felkostumoj jare, kaj organizoj, ekzemple sportaj teamoj, laŭgrade kreskigas komisii laŭmendajn felkostumojn pro iliaj maskotoj.[2]

Laŭ Forbes en 2018, dum lastaj jaroj iom da felkostumistoj akiris pli vasta merkato per la fabrikanto de maskotoj pro malniĉaj organizoj.[5]

Konstruado de felkostumoj[redakti | redakti fonton]

Referenca flugfolio, kiu estas parto de desegnado kaj fabrikprocezo pro konstrui felkostumon.

Felkostumoj estiĝis per la desaponteco de la kvalito de amasprodukta maskot-kostumoj.[6] La farado de felkostumoj estas kreskanta industrio, kaj novaj kostumistoj, kiuj manfaras laŭmendajn kostumojn, eniras la industrion ĉiu semajne.[7] Iom dekduoj da ĉi tiu faristoj estas plej respektata, kaj ili povas peti prezojn ĝis $4,500 aŭ pli per plenfelkostumo,[2] sed estas centoj, kiuj postulis malpli, ofte inter $600 kaj $1,000. Iom da ili, tamen, estas malfidinda aŭ faras malkvalitajn kostumojn, kio kauzi felkostumajn recenzajn retejojn multiĝi por elsarki ilin.[2] Ĉi tiu malgrandaj faristoj venas kaj revenas, kaj nur triono da ili povas postvivi pro la intensa laboro de farado, kaj la bezono de uniko stilo kaj sekvantaro.[2]

Homoj ankaŭ kelkfoje fabrikas felkostumojn dekomence kiel ŝatokupo sen komenci negocon.[8]

Por bone sidigi felkostumojn, multe da felkostumistoj uzas "duktobenda montrofenestra pupo", kiu farata laŭ la korpo de la kliento.[9] Felkostumojn estas farata el falsa pelto, kiu kelkfoje fontiĝi el lokoj kiel la Los Angeles Fashion District.[7] Unuopa felkostumo povas bezoni pli ol 200 horaj da laboro kaj vendi por miloj da dolaroj.[6][7][10]

Felkostumoj povas bezoni intensan laboron por lavi,[11] tamen multe da modernaj felkostumoj povas esti lavataj en lavmaŝino.[7]

Specoj de felkostumoj[redakti | redakti fonton]

Krom la tipa plenkorpa kostumo, la parta kostumo, en kiu normalaj vetaĵoj estas vestata ankoraŭ la korpo de la kostumo, estas populara vario. Tri-kvarona kostumoj nur ampleksas parton de la korpo, ekzemple la torso aŭ la kruroj, kio ŝajnas komika besta personon.[1] La kvarfelkostumoj estas unu el plej malfacila kaj multekosta speco de kostumo por fari, kaj kiu postulas la felkostumulo piediri sur tuta kvar membroj kun brakaj plilongigoj por krei la iluzion de reala besto.[12] Pluŝkostumo estas kostumo, kiu estas farata por ŝajni pluŝaĵo.[13] Ankaŭ estas felkostumoj, kiu estas farata el aliaj materioj, ekzemple elastanolaktosuko.[14]

Felkostumoj povas ŝajni ekde desegnitan ĝis hiper-realisman.[6] La plej popularaj bestoj de felkostumoj estas baziĝi sur hundoj kaj Panteroj.[7] Felkostumoj ankaŭ povas baziĝi sur hibridoj de fictiaj bestoj.[7] Iom da kostumoj povas ampleksi teknikon, kiel LED lumojn kaj programatajn esprimplenajn okulojn.[7]

Felkostumoj de seksa naturo estas konataj en la angla kiel "murrsuits",[15] kaj povas havi laŭmendajn modifoj pro la intenco. Vesti tian kostumon estas iomete tabua en la felanaro, sed fariĝis pli allasata dum lastaj jaroj, tamen iom da felkostumistoj havas klaŭzojn pri tiaj uzoj.[16]

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Felkostumoj estas tre asociataj kun la felanaro laŭ la publiko, malgraŭ la fakto, ke nur ĉirkaŭ 15 percento da felanoj posedas felkostumon, ĉefe pro ilia kosto esti ekscese alta.[8] Ili ŝajnus, de publiko, esti nekaŝite seksa pro negativa rakontaĵo el telefilmoj tiel CSI, tamen tio ne tipe estas vero.[2] Laŭ studaĵo en 2019, nur 8.8% da felanoj havis amorfetiĉo por felkostumoj.[17] Courtney Plante diris en 2015, ke la plej plejmulto da felanoj "ne volas aŭdi pri sekso en felkostumoj, kaj eĉ se ili ne malakceptus vin, ili ne volas scii."[18] Felanoj, kiu posedas felkostumon, ofte bazas ilin sur "felpersono", kiu estas antropomorfa persono, kiu prezentas ilin.[6] Fervoraj felkostumuloj povas posedi tiom kiom dudek felkostumoj, kiu baziĝas sur malsamaj personoj.[2] eĉ se ili estas stigmatizataj kiel "bizara", multe da felanoj aspiras esti la plej alta salajruloj en la socio, parte por elporti la koston de multekostaj felkostumoj kaj la felana arto de tiu persono.[19]

Felkostumoj kutime estas vestata en felkogresoj kiel Midwest FurFest kaj Anthrocon.[6] Iom da felkostumoj de praekzistantaj personoj estas farataj pro kosplejo, kaj estas portataj al animeajludaj kongresoj. Felkostumoj ankaŭ estas portataj publike, tamen tio ofte bezonas gvatiston aŭ asistanton por sekurigi la felkostumuluon de aferoj kiel tumultaj homoj, ellaĉigo, aŭ akcidentoj pro la limoj de vidado.

Ĉampiono de elektronika sporto SonicFox fariĝis rimarkata en la ludsocio pro partopreni en, kaj gajni, turnirojn de batalaludoj dum ili[noto 1] portis partan felkostumon de sia felpersono, kiu estas farata de felkostumisto Yamishizen. Ili tiam komisiis du novajn plenfelkostumojn de la sama felkostumisto.[20]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La subjekto de ĉi tiu pronomo havas neduuma genro, kaj uzas pronomon 'ili'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Riggs, Adam. (2004) Critter Costuming: Making Mascots and Fabricating Fursuits. Ibexa Press. ISBN 0-9678170-7-2.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 "Who Makes Those Intricate, Expensive Furry Suits?", Vice, July 27, 2017. (en-us)
  3. Corle, Edwin. (1947) Three Ways to Mecca. Nov-Jorko: Duell, Sloan, and Pearce.
  4. 4,0 4,1 Bad Dragon's kingdom of fantasy sex toys is caged by 'queer' capitalism (en-US) (November 27, 2019). Alirita 2021-12-15.
  5. . Furry Suit Makers Go Mainstream Making Mascot Suits (angle). Alirita 2021-12-11.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Brown, Meg, "The Fursuit of Happiness", Terrain.org: A Journal of the Built + Natural Environments, 2017-03-26. Kontrolita 2017-07-30. (en-US)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Wall, Kim, "It's not about sex, it's about identity: why furries are unique among fan cultures", The Guardian, February 4, 2016. (en-GB)
  8. 8,0 8,1 'It's Not a Fetish': An Interview with One of the World's Leading Furry Researchers (en-ca). Alirita 2017-07-17.
  9. Furries Tell Us How They Figured Out They Were Furries (en-ca). Alirita 2017-07-17.
  10. "'Furries' Descend On Golden Triangle", WTAE-TV, June 16, 2006.
  11. Maass, Dave, "Fluff Piece", Santa Fe Reporter, October 7, 2007. Arkivigite je 2013-02-02 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2022-12-23.
  12. . The Fursuit of Happiness: High Fashion in Furry Fandom (July 9, 2015). Alirita 2017-07-17.
  13. Ordering.
  14. Scaleworx Creations. Arkivita el la originalo je June 24, 2018. Alirita October 11, 2019.
  15. Murrsuit. Alirita 2022-12-23.
  16. . What's a fursuit, and what does it have to do with a murrsuit? (en-US) (September 9, 2020). Alirita 2021-12-16.
  17. Furscience 2019 Studies (en-US). International Anthropomorphic Research Project. Alirita 2021-11-30.
  18. Fur Real (en-us). Alirita 2022-02-03.
  19. The one fur cent: inside the lives of the world's richest furries (angle) (February 14, 2019). Alirita 2019-03-11.
  20. . SonicFox Got Not One But Two New Fursuits (en-AU) (May 4, 2020). Alirita 2021-03-06.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fursuit en la angla Vikipedio.