Ferdinand Hiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Hiller

Ferdinand Hiller (n. 24-an de oktobro 1811 en Frankfurto ĉe Majno; m. 11-an de majo 1885 en Kolonjo) estis germana komponisto, dirigento kaj muzikpedagogo.

Biografio

Lia unua instruisto estis Aloys Schmitt, kaj kiam li estis dek jarojn aĝa, lia bonstata patro sendis lin pro liaj komponaĵoj kaj lia talento al Hummel en Vajmaro. Tie li sin dediĉis al komponado; al liaj verkoj apartenas la interaktaj muzikaĵoj pri Maria Stuart, per kiu li konatiĝis kun Goethe. Sub Hummel Hiller grave progresis kiel pianisto. Hummel entreprenis kun sia 15-jaraĝa lernanto komence de 1827 ankaŭ vojaĝon al Vieno, kie ili vizitis la mortantan Ludwig van Beethoven.

Ferdinand Hiller en sia muzikĉambro en Kolonjo, 1881

Post mallonga restado hejme Hiller iris en 1829 al Parizo, kie li restis ĝis 1836 (kaj direktis la tiean unuan prezentadon de la 5-a pianokonĉerto de Beethoven). La morto de lia patro necesigis lian revenon por kelka tempo al Frankfurto, sed la 8-an de januaro 1839 li prezentis en Milano sian operon La Romilda kaj ekverkis sian oratorion Die Zerstörung Jerusalems, kiu validas kiel unu el liaj plej bonaj verkoj. Tiam li iris al sia amiko Mendelssohn al Lepsiko, kie li ekde 1843 ĝis 1844 direktis serion da koncertoj en Gewandhaus kaj prezentis sian oratorion.

Post plua vojaĝo al Italio, por studi eklezian muzikon, Hiller prezentis du pluajn operojn, Der Traum kaj Konradin, 1845 resp. 1847 en Dresdeno. Kiel dirigento li iris en 1847 al Duseldorfo kaj en 1850 al Kolonjo kaj direktis la Opéra Italien en Parizo inter 1851 kaj 1852. En Kolonjo li fariĝis aŭtoritatulo kiel estro de la Gürzenich-Orkestro kaj de la Konservatorio de la Urbo Kolonjo, la nuna Altlernejo por Muziko kaj Dancado je Kolonjo. Ekde la jaro 1853 li estis entute 12 fojojn respondeca festivalestro de la Malsuprarejna Muzikfesto. En 1884 li retiriĝis kaj mortis la sekvan jaron.

Verkoj (selekto)

Scenejaj verkoj

  • La Romilda (Gaetano Rossi), op.ser. (unuafoje prezentita la 8-an de januaro 1839 en Milano)
  • Der Traum der Christnacht (Carl Gollmick), 3 Akte (unuafoje prezentita la 9-an de aprilo 1845 en Dresdeno)
  • Konradin (Robert Reinick) (unuafoje prezentita la 13-an de oktobro 1847 en Dresdeno)
  • Der Advokat (Roderich J. Benedix), komische Oper 2 Akte (unuafoje prezentita la 21-an de decembro 1854 en Kolonjo)
  • Die Katakomben (Hartmann), ernste Oper 3 Akte (unuafoje prezentita la 15-an de februaro 1862 en Wiesbaden)
  • Der Deserteur (Ernst Pasqué), ernste Oper 3 Akte (unuafoje prezentita la 17-an de februaro 1865 en Kolonjo)

Verkoj por piano kaj orkestro

  • Pianokonĉerto No. 1, f-minora op. 5
  • Pianokonĉerto No. 2, f♯-minora, op. 69
  • Pianokonĉerto No. 3, A♭-maĵora „Concerto espressivo“ op. 170

Aliaj

  • Die Zerstörung Jerusalems (Oratorium)

Publikaĵoj

  • Plaudereien mit Rossini, Kölnische Zeitung, 1855 (als Buchausgabe in Aus dem Tonleben unserer Zeit, Bd. 2, S. 1-84; Neuausgabe hrsg. von Guido Johannes Joerg, Stuttgart 1993)
  • Aus dem Tonleben unserer Zeit, 3 Bände, 1868–1871
  • Briefe an eine Unbenannte. Köln 1877
  • Künstlerleben, 1880
  • Erinnerungsblätter, 1884

Lernantoj

Literaturo

  • Russell Martin, Beethovens Locke. Eine wahre Geschichte , Piper: 2000, ISBN 3-492-04276-7 (Hiller soll dem toten Beethoven eine Locke abgeschnitten haben.)
  • Diverse Veröffentlichungen zu Ferdinand Hiller existieren von Reinhold Sietz (früher Stadtarchivar in Köln).

Eksteraj ligiloj