Ferenc Jeckel
Ferenc Jeckel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jeckel Ferenc |
Naskiĝo | 1-an de majo 1950 |
Morto | 10-an de aprilo 2012 (61-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Jeckel [jekel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeckel Ferenc estis hungara pentristo, medalisto, instruisto.
Ferenc Jeckel [1] naskiĝis la 1-an de majo 1950 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de aprilo 2012 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Jeckel abiturientis en belarta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1968, kie li lernis pentradon de Jenő Benedek. Inter 1968-1970 li laboris en la ŝtata monfarejo, kie li planadis medalojn, poste li estis profesie pentristo. Inter 1974 kaj 1988 li gvidis fakrondon en kulturdomo, inter 1993-1997 li instruis en gimnazio. Li ofte pentradis en Zebegény kaj Örvényes. Li ŝatis pentradi portretojn, pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, religiajn bildojn. Li ricevis 3 premiojn en la 1990-aj jaroj.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1971, 2005)
- Bruselo (1982)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Önarckép (1976)
- Csopaki Krisztus-kereszt (1995)
- Sárga virágok (2005)
- Kánai menyegző (2008)
- Kardvirágok
- Balerína
Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]
- Nagyházy János debreceni numizmatikus (1969)
- Szövetkezeti Munkáért (1970)
- Csili (1972)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Angyalföld (2013)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio