Filippo Cavalcanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filippo Cavalcanti
(1525-1614)
Genealogio de Filippo Cavalcanti.
Genealogio de Filippo Cavalcanti.
Persona informo
Naskiĝo 12-a de junio 1525
en Florenco, Italio
Morto 1614
en Olinda, Pernambuko, Brazilo
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Familio
Patro Giovanni Cavalcanti vd
Edz(in)o Catarina de Albuquerque vd
Infanoj Beatriz Cavalcanti • Catarina de Albuquerque • António Cavalcanti de Albuquerque • Filipa de Albuquerque • Lourenço Cavalcanti de Albuquerque vd
Profesio
Okupo sugar works master vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filippo di Giovanni Cavalcanti (1525-1614) (Florenco, Italio, 12-an de junio 1510 - Pernambuko, 1614) estis brazila fidalgo, kolonia administranto kaj renoma patriarko el itala deveno. Implicita en konspiraĵoj kontraŭ la dukoj de' Mediĉo, en Florenco, li elmigris al Portugalio kaj poste al Brazilo tie kie li vivis ĝis 1614-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filippo Cavalcanti baptiĝis en la Preĝejo de Sankta Kruco, en Florenco. Oni kredas ke la familio Cavalcanti establiĝis ĉirkaŭ la jaro 1000-a devenantaj el Kolonjo dum la 1-a Germana Imperio (800-1806), estinte la itala poeto kaj trobadoro Guido Cavalcanti (1255-1300), membro de la familio kaj amiko de Dante Alighieri. Liaj aktivecoj dumjunaĝe restas en permanenta historia silento ĉar nur restado en Hispanio kaj tra la Portugala Kortumo, kiam li estis 34-jara, estas dokumentitaj.[1]

Bildo de Kosimo de' Mediĉo,

Filippo Cavalcanti estis la filo de Ĝenebra Manelli kaj Giovanni di Lorenzo di Filippo Cavalcanti, florenca komercisto kaj bankisto kiu posedis Monfarejon en Londono, havante la reĝon Henriko la 8-a kiel unu el siaj klientoj, kun kiu li interŝanĝis korespondadon kaj havis bonan afinecon. La Cavalcanti-a familio ĝuis, en Florenco, bonajn rilatojn, same kiel bonajn kontaktojn kun gravaj eŭropaj kortumoj.

La kialoj de lia foriro el Florenco restas iom malklaraj, sed ekzistas hipotezo, ke Filippo estus falinta en malgraco post partopreno en malsukcesa komploto por renversi Kosimo de Mediĉo, tial li estus serĉinta rifuĝon en Portugalio, poste foririnte al Brazilo. La disponebla dokumentaro montras al ni ke Kosimo de Mediĉo skribis kaj subskribis la atestilon de la nobelaro de Filipo kiu permesis al li ricevi omaĝojn de la Reĝo de Portugalio, en 1558, kiu kontrastas kun tiu versio. Krome, la patro de Filippo, Giovanni Cavalcanti, estis subtenanto de Mediĉo kaj tre proksima al la Papo Leono la 10-a (naskita Giovanni di Lorenzo de' Medici), kaj funkciis kiel peranto inter la kurio kaj la kortumo de Henriko la 8-a, kun diplomatia funkcio, miksita kun komercaj aktivecoj kaj bankaj agadoj, ĉe Pierfrancesco de' Bardi (m. 1534)[2]. La fakto ke Henriko la 8-a aldonis bluan azeninon portantan oran leonon ĉe ĝia apekso inter du floroj el la sama blazono de la Cavalcanti-a familio, igas ĝin konkludi ke Giovanni havis iom da graveco al la reĝo.

De antikva Guelfa familio en Florenco, filo de la komercisto Giovanni di Lorenzo di Filippo Cavalcanti kaj Ginevra Manneli, li estis baptita en Santa Croce, laŭ ekzistanta dokumentaro. Kun la aĝo de 34, post vizitado al Portugalio, li alvenis al Pernambuko, kie li edziĝis kun Catarina de Albuquerque, filino de Jerônimo de Albuquerque (ĉ.1510-1584), alnomita je «la Pernambuka Adamo», kaj la indiĝena Maria do Espírito Santo Arcoverde (1510-1558). Filippo iĝas leŭtenanto de Jerônimo kaj, kun Catarina, havis dek unu infanojn, generante vastajn posteulojn, kiuj konsistigis la brazilan branĉon de la Cavalcanti.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]