Flago de Butano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Butano estas unu el la naciaj simboloj de la Himalaja Reĝlando Butano. La flago estas bazita sur la tradicio de la drukpa gento de tibeta budhismo kaj havas la simbolon Druk, la tondro-drako de la butana mitologio. La unua nacia flago estis lanĉita en 1949 kaj uzita nur por la subskribo de la Hind-Butana Traktato. Tiu flago estis dukolora, kun kampoj flava kaj ruĝa, kun verda bildo de Druk en la centro. Dua versio de la nacia flago estis prezentita en 1956. La flago de 1956 estis bazita sur fotoj de la flago de 1949, kie Druk estas ŝanĝita de verda al blanka koloro.