Flago de Honkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
FIAV 23 Proporcioj 2:3
jen viva floro de honkonga orkidea arbo

La flago de Honkongo, eldiskutita komence de la 1990-aj jaroj kaj oficiala ekde 1997, montras stiligitan floron de honkonga orkidea arbo de kvin blankaj petaloj sur "ĉina" ruĝa fono. La ruĝo laŭ la nuna komunisma interpreto reprezentas revolucion, kiel ĉe soveta flago. La planto tradicie simboligas Honkongon, kaj la regula kvinpinta aranĝo de la floro ebligas dedukton, ke ĝi povus aludi al la kvinpinta stelo sur ruĝa fono, kiu ekde la unua duono de la 20-a jarcento - inter aliaj komunismaj interpretoj ekzemple en la flago de Sovetunio - konsideriĝas simbolo de la Komunista Partio de Ĉinio. Por plifaciligi tiun dedukton, ene de la blankaj petaloj bildiĝas ankoraŭ malgrandaj ruĝaj steloj, la simbolo de internacia komunismo.