Flago de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2:3
Malnova flago

La flago de Nederlando estas horizontala trikoloro el ruĝa, blanka, kaj blua. Enkondukita en 1572 (tiam oranĝa, blanka, helblua), ĝi estas unu el la plej malnovaj trikoloroj ankoraŭ nuntempe uzata. Ekde 1937, la flago estas la oficiala nacia flago de Nederlando.

La Ministerie van Algemene Zaken (Ministerio de ĝeneralaj aferoj) donas en ilia flaginstrukcio la sekvajn normojn, kiuj ankaŭ estas registritaj en la normiga registro NEN 3055:

Ruĝa: helder vermiljoen (helvermiljona)
Blanka: helder wit (helblanka)
Blua: kobaltblauw (kobaltblua)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]