Eburbeka arasario
Eburbeka arasario | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eburbeka arasario
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pteroglossus azara (Vieillot, 1819) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eburbeka arasario aŭ Flavbeka arasario (Pteroglossus azara) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp.
Distribuo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel plej multaj de tukanoj tiu ĉi specio havas nigran dorson. La kapo, kiel ĉe aliaj arasarioj, estas malhelbruna kun grenatkoloraj nuancoj kaj ĉefe malhelruĝaj nuancoj malantaŭ la okuloj kaj en la nuko. La brusto estas ruĝa kaj la ventro unue nigra kaj sube flava kun iom da ruĝa limo. La pugo estas ruĝa kaj la beko montras suban makzelon helbrunan kun pli flava bazo kaj pinto kaj supran makzelon vere eburkoloran de kie venas la nomo. La supra makzelo montras dentarecan bordon kun aspekto de segilo.
Listo de subspecoj
[redakti | redakti fonton]- Pteroglossus azara azara (Vieillot, 1819)
- Pteroglossus azara flavirostris Fraser, 1841
- Pteroglossus azara mariae Gould, 1854
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Pteroglossus azara[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Mincataj Specioj. 27a Julio 2007.