Formikedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Formiko
laboristo de specio Formica rufa
laboristo de specio Formica rufa
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
Superfamilio: Vespoidea
Formicidae
Latreille, 1809
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Formikoj estas specioj de la familio de formikedoj (Formicidae).

En la kolonioj regas tri kastoj: reĝino, grandaj kaj malgrandaj laboristinoj. La grandaj laboristinoj plenumas la plej grandan parton de la laboro, nome provizas la nutraĵon kaj konstruas la neston. Ili ankaŭ zorgas pri la protektado de la nesto kontraŭ malamikoj, elĵetante metanalan acidon, kiu sekreciiĝas el venenoglando. Ĉiuminute, grandaj laboristinoj gutigas sukeran likvaĵon en la buŝon de la reĝino. Alia formiko demetas nutro-ovon, kiun la reĝino tuj glutas. Danke al tiu zorge adaptita nutraĵo, la reĝino demetas centon da ovoj tage, kiujn la laboristinoj amasigas en la kov-ĉambroj.

La malgrandaj laboristinoj zorgas pri la ovoj: ili manĝigas kaj purigas la larvetojn. La maskloj malmulte partoprenas en la vivo de la kolonio. Ili forlasas ĝin tuj kiam ili fariĝas sekse maturaj por partopreni en la geedziĝoflugoj kune kun la ontaj reĝinoj. Iom pli poste ili mortas.

Ĉe formikoj okazas interesaj kazoj de simbiozo, kaj kun vegetaloj kaj kun animaloj. Nome en la mondo estas pli ol tri mil specoj de vegetaloj, kiuj emas formikojn kaj pretas kunlabori kun ili, ekzemple orkideo, artokarpo (panarbo), miristiko, irido kaj mimozo. Formikoj defendas la vegetalojn, dum kelkaj vegetaloj allogas al si formikojn per sekreciado el trunketoj aŭ folioj de dolĉa suko, dum aliaj kreskigas buletojn (panojn) kaj aliaj havigas al formikoj taŭgajn loĝejojn.[1]

Sistematiko

Formikoj estas tre proksimaj de vespoj (Vespidae). Ili aperis dum la kretaceo. La pli malnova fosilo estas Gerontoformica cretacica.

Filogenetika situo de la familio Formicidae[2]

   Vespoidea   

Sierolomorphidae





Tiphiidae




Sapygidae



Mutillidae







Pompilidae



Rhopalosomatidae





Formicidae




Vespidae



Scoliidae







Formikoj kaj homoj

Ekonomio

Multaj formikoj estas utilaj por homoj: ili kaŭzas aeradon de grundoj, pereigas insektojn-malhelpantojn kaj raŭpojn de papilioj.

Samtempe formikoj ofte estas maloportunaj kaj danĝeraj. Se ili enlonĝiĝas en homaj loĝejoj (ekzemple, formiko faraona), estas malfacile forigi ilin. Ekzistas venenaj formikoj (Myrmecia pilosula, Paraponera clavata kaj aliaj).

Kuirarto

En Brazilo kelkaj specoj da manĝeblaj formikoj estas popola plado. Oni povas manĝi ĝin bakitaj aŭ eĉ krudaj sen salo. Oni akompanas ĝin per kasavo kaj pingo. Ankaŭ estas en Amazonio karnomanĝantaj formikoj tre grandaj, kiuj estas pli bonaj kuiritaj kun pipro.

Formikoj en kulturo

En beletro

Formikoj ofte estas priskribataj en literaturo pro ilia laboremo kaj kolektivemo. Ili aperis en diversaj legendoj kaj mitoj (ekzemple, pri Eako en helena mitologio).

En originala Esperanto-literaturo

En la franca literaturo

En la rusa literaturo

  • Ivan Krilov, fablo "Libelo kaj Formiko"[4] (ruse Стрекоза и муравей[5])
  • Jan Larri, "Mirindaj aventuroj de Karik kaj Vala" (por infanoj, ruse Необыкновенные приключения Карика и Вали[6])
  • Vitalij Bianki, fabelo "Kiel formiketo rapidis hejmen" (por infanoj, ruse Как муравьишка домой спешил[7])

En aliaj kampoj

  • Al formikoj estas ligita deveno de multaj nomoj de setlejoj en diversaj landoj kaj familinomoj.
  • En matematika teorio de optimumigo ekzistas "formikaj algoritmoj".

Referencoj

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 10. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  2. angle Brothers, D. J. 1999. Phylogeny and evolution of wasps, ants and bees (Hymenoptera, Chrysisoidea, Vespoidea, and Apoidea). Zoologica Scripta 28: 233–249.
  3. La cikado kaj la formiko (fablo) (france)
  4. Libelo kaj Formiko (fablo) (esperante)
  5. Стрекоза и муравей (басня) (ruse)
  6. Необыкновенные приключения Карика и Вали (ruse)
  7. Как муравьишка домой спешил (ruse)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bwars.com/ greke http://ants.pbwiki.com/ greke http://web.archive.org/20020721031608/members.aol.com/yesclub2/blants.html greke Paĝaro pri vivo de formikaj kolonioj (ruse)

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA