Forumo Junulara Eŭropa
La Forumo Junulara Eŭropa, mallongita kiel FoJE, estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al Eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. En januaro 2014, FoJE kunigas 99 organizojn, inter ili 40 Naciaj Junularaj Konsiloj, kaj 59 Neregistarajn organizojn. Ankaŭ TEJO estas membro de FoJe kiel Neregistara Organizo.
Historio
Kreiĝinte en 1996, FoJE estas la kunigado de tri antaŭaj organizoj (angle nomitaj Council of European National Youth Committees (CENYC), Youth Forum of the European Communities (YFEU) kaj European Co-ordination Bureau of International Youth Organisations (ECB) ), kiu laboris por la rajtoj de junuloj ekde la 60aj jaroj (CENYC kaj ECB) aŭ ekde la fino de la 70aj jaroj (YFEU).
Laboro kaj celoj
FoJE celas esti la voĉo de la junularo en Eŭropo. Junuloj estas egalaj civitatanoj kiujn FoJE subtenas por ke ili plenumu siajn rolojn kiel mondaj civitatanoj kaj plibonigu siajn proprajn vivojn. FoJE estas sendependa kaj demokrata komunumo, organizata kaj dirigestrata de junuloj. Ĝi reprezentas la naciajn junularajn konsilojn kaj la sendependajn junularajn organizojn kiuj membriĝas en ĝi, kaj batalas por iliaj interesoj kaj bezonoj kaj la interesoj kaj bezonoj de la junularo mem.
La celoj de FoJE estas:
- Pligrandigi la partoprenon de la junularo kaj la junularaj organizoj en la socio kaj en la decidado.
- Influi la politikajn problemojn kiuj trafas la junulojn kaj la junularajn organizojn, reprezantante ilin oficiale ĉe internaciaj organizoj : EU, la Eŭropa Konsilo kaj UNO.
- Prihelpi la laboron de la junularo en la naciaj kaj internacia nivelo, ĉefe helpante ilin por ricevi taŭgajn subvenciojn
- Prihelpi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj, la reciprokan interkomprenon, kaj egalajn rajtojn kaj ŝancojn inter la junuloj de Eŭropo.
- Subteni la interkulturan komprenon, la demokration, la respekton, la diversecon, la homajn rajtojn, la aktivan civitatanecon kaj la solidarecon.
- Kunlabori por la pligrandigado de la junulara laboro en aliaj regionoj de la mondo.