Franca literaturo de la Mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franca literaturo de la Mezepoko estas esprimo por la literatura produktado verkita en franca lingvolingvo de oïl dum periodo inter la 9-a jarcento, dato de la unuaj tekstoj en latinida lingvo, ĝis la 15-a jarcento, en kiu oni markis konvencie la finon de la Mezepoko.

Dum la Mezepoko la vulgara latino parolata en Francio evoluis al apartaj formoj nomitaj "latinidaj". Ĉirkaŭ la la 9-a jarcento, la lingva stato estis dividita per imaga linio el Poitiers ĝis Grenoblo: norde estis la "lingvoj de oïl" (jes) nome burgunda-morvanda, ŝampanja, franĉ-kontea, galoa, lorena, majena, normanda, pikarda, puatua, santonĝa, valona ktp; dume sude estis la lingvoj de "oc" (jes), kun lingvoj aŭ dialektoj limoĝa, gaskona, provenca, aŭverna, langvedoka ktp. De la 12-a ĝis la 16-a jarcento la dialekto de la pariza regiono (francien) hegemoniis super la ceteraj pere de la ekspansio de la nacia monarkio, dum la ceteraj lingvoj reduktiĝis al lokaj dialektoj aŭ ruraj parolmanieroj kun maebunda literatura uzado, dum la lingvoj de "oc" ja retenis sian etendon. Dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la kanzonara literaturo hegemoniis en la literaturo de "oc", dum la epopea poezio hegemoniis en la literaturo de "oïl".

Epopeoj[redakti | redakti fonton]

La epopeoj bazitaj en historio kaj malpli en la reala socio elstarigis la militan kaj nacian spiriton. La grandaj ekspedicioj al Hispanio kaj la Krucmilitoj al Sankta Tero, entreprenitaj de militista nobelaro rezultis en la epopeoj aŭ eposoj, el kiuj la plej konata estas la "Chanson de Roland". Tiuj epopeoj apartenas al la unua ciklo de heroaj rakontoj, franca ciklo aŭ de Karolo la Granda. Temas pri etendaj poemoj en kiuj la trobadoroj kantis akompanataj per vjoloj la militagadojn de heroo. Poste ili estis ripetitaj de menestreloj, vagantaj distristoj. Tiu franca ciklo subdividiĝas en du grupoj: nome la "reĝa epopeo", kiu kantas la gloro de Karolo la Granda, lia familio, subuloj kaj vasaloj; kaj la "feŭda epopeo", pri nobeloj unuiĝintaj per aristokrataj ligiloj opoziciantaj al la monarkio.

Tiuj epopeoj diferencas disde la "Romans" de la aliaj du cikloj, nome tiu bretona aŭ pri reĝo Arturo kaj tiu antikva aŭ pri Aleksandro la Granda, kiuj estas imagaj rakontoj kun fono nek reala, nek nacia, nek heroa, disde tiuj de la epopeoj. La ĉefrolulo de la bretona ciklo estas la reĝo Arturo de bretonoj kontraŭ saksoj, kiu konsilita de Merlino, fondis la Ordenon de la Kavaliroj de la Ronda Tablo por konkeri la Sanktan Gralon; jam ne temas pri la ĝermana ŝtato de frankoj, sed de civilizo pli eleganta, nobla kaj poezia; la herooj estas Arturo, Lanceloto, Tristano, Parsifalo ktp. En la antikva aŭ klasika ciklo la ĉefroluloj estas grekaj aŭ romiaj herooj, Cezaro, Aleksandro ktp., kiuj sukcesis en la Mezepoko, ĉar la publiko asociis ilin kun la elstara figuro de Karolo la Granda. De tiu epoko devenas la verso aleksandra, 14-silaba, dum la bretona ciklo uzis ĉefe parigitajn oksilabojn.

Kanto de Roland[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanto de Roland.
Ok scenoj de Rolandkanto en unu bildo.

La Kanto de Roland (ankaŭ RolandkantoKanto pri Rolando, france, Chanson de Roland) estas unu el la plej famaj tekstoj de la mezepoka literaturo kaj la plej antikva epopeo. Ĉi tiu ĝesto aŭ recitaĵo de heroaĵo, rakontas la frankan invadon en Iberion en la jaro 778, kaj la morton de la nevo de Karolo la Granda, la brava Roland, en la Batalo de Roncesvalo. Ties ĉefa trajto estas la tema unueco, pli rara en la pioniraj verkoj. Ĝi estis verkita fine de la 11-a jarcento, kaj estas anonima, ĉar la nomo Tiroldus, kiu aperas en la manuskripto de Oksfordo povus estis de la aŭtoro, de la kopiisto aŭ de la menestrelo. La teksto enhavas ĉirkaŭ kvar mil versojn deksilabajn.

Ĝia intrigo baziĝas sur reala historia ago, nome masakro fare de eŭskoj en la jaro 778 kontraŭ la ariergardo de la franca armeo kiu estis reveninta en Francion. Tamen en la fikcio kiuj atakaj estas maŭroj komplice kun la perfida nobelo Ganelono, malamiko de Rolando, estro de la ariergardo, kiu heroe rezistas kaj nur tuj antaŭ sia mortigo kornalvokas la armeon; Karolo la Granda revenas kaj venkas super la maŭroj, dum Ganelono estas ekzekutita.

La gravo de la kanto kuŝas en tio ke ĝi estis poste inspiro por franca, germana, angla, hispana, itala literaturoj. La epopeo apartiĝis disde la historia okazaĵo por kanti la feŭdan epopeon, la lukton de nobelaj frankaj kavaliroj kontraŭ paganoj, la elstarigon de la kavalira honoro kaj de la religia devo, nome du sentoj kiuj formas la grandon kaj belon de epoko ankoraŭ antikva. La roluloj estas tiukadre tipoj pli de la feŭda socio ol individuoj psikologie studitaj kaj sendependaj.

La stilo estas monotona kaj malmulte bunta; la eposa grando de kelkaj fragmentoj estas kortuŝaj, kiel por ekzemplo tiu de la morto de Rolando kiu post malsukcesa klopodo rompi sian glavon por ke ĝi ne estu militakiro de malamikoj, mortas en alta religia ardo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]