Francisko Nádasdy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Francisko Nádasdy
Francisko Nádasdy

Grafo Francisko Nádasdy [nAdaŝdi] naskiĝis en Hungario en 1625 en Csejte (nuntempa Čachtice en Slovakio) - mortis 30-a de aprilo 1671 en Vieno estis hungara magnato, politikisto kaj martiro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nádasdy iĝis departementestro de Vas ekde 1633. Li apogis la artojn kaj sciencojn, kiel la plej grava mecenato de Hungarujo, dume li estis tiel riĉa, ke li nomiĝis hungara Krezo. En 1642 li vizitis Italion. Post 1 jaro li forlasis la luteranan religion kaj iĝis katoliko. En 1646 li ricevis gravan postenon en Vieno. En 1644 li estris kaj venkis la hungaran-kroatan armeon kontraŭ la turkoj. En 1651 abatejo kaj preĝejo konstruiĝis en Lorettom danke al Francisko Nádasdy. Pro la malbona politiko de Habsburgoj li aliĝis al malsukcesa komploto kun banuso Petar Zrinski kaj aliaj. Tial oni kondamnis ilin al morto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]