Fratino Emmanuelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fratino Emmanuelle
Persona informo
Sœur Emmanuelle
Naskonomo Madeleine Cinquin
Naskiĝo 16-an de novembro 1908 (1908-11-16)
en Bruselo
Morto 20-an de oktobro 2008 (2008-10-20) (99-jaraĝa)
en Callian
Tombo Callian vd
Religio katoliko vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco BelgioFrancioEgiptio vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo vd
Familio
Parencoj Sofia Stril-Rever vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Aktiva en KairoFréjus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fratino Emmanuelle (france: Sœur Emmanuelle), vernome Madeleine CINQUIN, ankaŭ nomita "petite sœur des chiffonniers", "petite sœur des pauvres" aŭ "la chiffonnière du Caire" (eta fratino de la geĉifonuloj) (naskiĝis la 16-an de novembro 1908 en Bruselo (Belgio), mortis la 20-an de oktobro 2008 en Callian (Var) en Francio en sia 100-a vivojaro) estis religiulino kaj belga verkistino. Ŝi estas konata pro siaj karitativaj laboroj en Egiptio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Madeleine Cinquin naskiĝis filino de franca patro kaj de belga patrino. Ŝi vivis en riĉa familio, kies tri infanoj riĉiĝis pro la komerco de subvestaĵoj.[1] Ŝi pasigis siajn junajn jarojn en Parizo, Londono kaj Bruselo. En 1914, ses-jaraĝa ŝi vidis sian patron droniĝi en la maro ĉe Ostendo, kio profunde trafis ŝin, kaj alproksimigis ŝin al Dio. Ŝi deklaris, ke subkonscie, ŝia alvokiĝo al religia vivo devenis de tiu akcidento.[2]

20-jara Madeleine decidis, malgraŭ la kontraŭstaro de sia patrino, iĝi religiulino. 23-jara post filozofaj kaj religiaj studoj, ŝi aniĝis en la kongregacio de Nia Damo de Ciono kaj iĝis Fratino Emmanuelle la 10-an de majo 1931.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Fratino Emmanuelle instruis beletron ĉe la gimnazio Nia-Damo de Ciono en Istanbulo (Turkio) inter 1932 kaj 1960, kaj deklaris ke tiam la kontakto kun la studentinoj estis ĝojo al ŝi. Poste ŝi instruis en Tunizio dum kvin jaroj al francaj knabinoj kaj poste en Aleksandrio (Egiptio) dum kvar jaroj.[2]

Engaĝiĝo en Kairo[redakti | redakti fonton]

En 1971, je aĝo de emeritiĝo, post periodo, kiam ŝi deziris okupiĝi pri lepruloj,[2] ŝi decidis dividi la vivon de la plej malriĉaj, kaj kun la permeso de sia kongregacio, ŝi translokiĝis ĉe la ĉifonuloj de Ezbet El-Nakhl, unu el la ladurboj la plej malriĉaj de Kairo.[2] Kunlaborante kun pluraj lokaj eklezioj, ŝi sukcesis establigi komunumon kaj helpas plibonigi la vivkondiĉojn. Ŝiaj prioritatoj estis la sano kaj la edukado de la infanoj. Post kelkaj jaroj, dispensarioj, lernejoj kaj infanejoj estis konstruitaj.

En 1976 ŝi renkontis fratinon Sarah (Sarah Ayoub Ghattas), tiam juna kaj dinamika estrino de kopta monaĥinejo, kiu parolas la francan, devenas de burĝa familio kaj kuniĝis kun ŝi por iĝi la animo de la komunumo. Danke al fratino Sarah, "la domo estante prizorgita", kaj fratino Emmanuelle povis trairi la mondon por rikolti monon danke al siaj talento de parolanto kaj varma personeco.

En 1991, agnoskante sian verkon en Egiptio, la prezidanto Hosni Mubarak donis al ŝi la egiptan naciecon.

Emeritiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1993, laŭ peto de sia kongregacio, fratino Emmanuelle fine forlasis Egiption kaj reiris al sia komunumo en Francio. Ŝi daŭre batalis por pli da solidareco. Ŝi verkis librojn (Ĉifonulino inter ĉifonuloj, Riĉeco de la malriĉeco, Al kio utilas vivi?), renkontiĝis kun junuloj en gimnazioj kaj lernejoj, okupiĝis pri la asocio La amikoj de Paola en Fréjus, kiu helpas senhejmulojn kaj prelegis por interesigi la publikon pri solidareca engaĝiĝo.

Aldone, Fratino Emmanuelle, daŭre helpis sian asocion. Ŝi transdonis al ĝi la principojn de agadoj, kiuj estas ĉiutage praktike uzataj:

Citaĵo
 Eduki viron signifas eduki individuon; eduki virinon signifas eduki popolon. 

.

La 1-an de januaro 2002, Fratino Emmanuelle estis nomumita komandanto de la Honora Legio fare de Jacques Chirac. La 31-an de januaro 2008 Nicolas Sarkozy plialtigis ŝian gradon al "granda oficiro" de la Honora Legio. En Belgio ŝi iĝis en 2005 granda oficiro de la Ordeno de la Krono.[3]

Ekde 1993, ŝi vivis en emeritejo en Callian (Var), kie ŝi mortis la 20-an de oktobro 2008 99-jaraĝa. Ŝi estas enterigita en la tombejo de Callian ekde la 22-a de oktobro 2008.

Fratino Emmanuelle festintus sian 100-an naskiĝdatrevenon la 16-an de novembro 2008.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Fratino Emmanuelle[redakti | redakti fonton]

Verkoj kunlabore kun Fratino Emmanuelle[redakti | redakti fonton]

  • Sofia Stril-Rever, Matthieu Ricard: Enfants du Tibet : De cœur à cœur avec Jetsun Pema et Sœur Emmanuelle, Antaŭparolo de Sœur Emmanuelle, Desclée de Brouwer, 2000 (ISBN 978-2-220-04810-9)
  • Sœur Emmanuelle, Edmond Blattschen: L'Evangile des chiffonniers, Alice, 2000 (ISBN 978-2-930182-30-8)
  • Sœur Emmanuelle, Philippe Asso: Richesse de la pauvreté, Flammarion, 2001 (ISBN 978-2-08-210054-0)
  • Sœur Emmanuelle, Marlène Tuininga: Jésus tel que je le connais, J'ai lu, 2003 (ISBN 978-2-290-32873-6)
  • Sœur Emmanuelle, Philippe Asso: Vivre, à quoi ça sert ?, Flammarion, 2004 (ISBN 978-2-08-210341-1)
  • Sœur Emmanuelle, Marlène Tuininga: Le Paradis, c'est les autres, J'ai lu, 2004 (ISBN 978-2-290-34315-9)
  • Sofia Stril-Rever, Sœur Emmanuelle: La Folie d'Amour. Entretiens avec Sœur Emmanuelle, Flammarion, 2005 (ISBN 978-2-08-210528-6)
  • Sœur Emmanuelle, Jacques Duquesne, Annabelle Cayrol: J'ai 100 ans et je voudrais vous dire…, Plon, 20-a de aŭgusto 2008 (ISBN 978-2-259-20921-2)

Verkoj pri Fratino Emmanuelle[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]