Fratino Karinjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fratino Karinjo (en: Sister Carrie) (1900) estas romano de Theodore Dreiser pri kampara knabino kiu transloĝiĝas al la urbego, kie ŝi komencas realigi la propran Usonan Revon (en:American Dream) per sinlanĉado en vivon de peko anstataŭ per forta laboro kaj persisto.

Ĉe la tempo de la unua eldono, la romano okazigis ioman skandalon kaj Dreiser spertis malfacilon trovi por ĝi eldoniston. Tio ŝuldiĝas al la svaga limo inter bono kaj malbono en la intrigo, kaj al la fakto ke fine Karinjo premiiĝas anstataŭ puniĝas pro ŝia malmorala konduto. Kvankam la moralumanta rakontisto de Dreiser ja asertas, ke Karinjo, spite al la famo kaj mono kiujn ŝi gajnis, ne povos atingi spiritan trankvilon en sia vivo, la verŝajna manko de poezia justo (la ideo ke malmoralo devas fine ne premii, eĉ se nur ĝisiome) estis io al kio la tiama legantaro tute ne alkutimiĝis.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Foririnte de sia Viskonsina hejmo, 18-jaraĝa Karolino Meeber celiris la urbon Ĉikago, Ilinojo, kie ŝi deziras loĝi kun la familio de sia pliaĝa fratino. Baldaŭ, tamene, Karinjo malkovras, ke laboradi en ŝvitlaborejo kaj loĝadi en tro plena apartamento ne estas tio, kion ŝi deziras. Kiam ŝi renkontas viron nomitan Charles Drouet, migrovendisto kun kiu ŝi jam konatiĝis en la vagonaro al Ĉikago, ŝi volonte forlasas sian familion — ili neniam denove vidos "Fratinon Karinjo" — kiam li proponas ŝin subteni. Drouet loĝigas ŝin en multe pli grandan apartamenton por ŝia amorfavorado. Per Drouet, Karinjo renkontas George Hurstwood, direktisto de deca dinkejo. Tuj de kiam li ŝin ekvidas, Hurstwood enamiĝas kun la junulino, dum por Karinjo, li nur estas riĉa viro jam postbonaĝa. Post nelonge ili komencas amoraferon, sekrete interkomunikante kaj renkontante en la kreskanta, anonimiga urbo. Kvankam Hurstwood havas familion kaj Karinjo povus tion diveni, la geamantoj neniam parolas pri tio, kaj verŝajne neniam venas en la kapon de Karinjo demandi prie.

Unu nokton, ĉe sia laboro, Hurstwood renkontas eblaĵon malversacii grandan monsumon. Li venkiĝas de la tento kaj senpripense ekdecidas forlasi ĉion kaj komenci novan kunvivon kun Karinjo. Ion pretekstante, li forlogas Karinjon sur nordeniran trajnon kaj eskapas kun ŝi al Kanado. Post iome lia kulpsenta konscienco igas lin redoni la plejon de la mono, sed li neniel povos reiri al sia antaŭa vivo, do la geo fine decidas transloĝiĝi al la Orienta Marbordo (de Norda Ameriko).

La dua parto de la romano situas en la urbo Novjorko, Novjorkio. Hurstwood kaj Karinjo luprenas apartamenton, kie ili loĝos kiel geedzoj sub falsa nomo. Iom post iom Hurstwood konstatas, ke trafi novan postenon neniel facilas. Lia mono malrapide forĉerpiĝadas kaj la geo devas komenci ŝparadi, kio tute ne plaĉas al Karinjo. Ŝi komencas serĉi propran laboron kaj trovas postenon ĉe iu el la multaj teatroj. Ŝia supreniro al stelulineco akre kontrastas kun la subeniro de Hurstwood; ŝi lin forlasas kaj la rapide aĝiĝanta Hurstwood, venkita de apatio, restas tute sola, sen laboro, kaj sen mono. Iupunkte, dum striko, li eĉ laboras kiel strikrompanto veturigante tramon en Bruklino. Li aniĝas al la senhejmularo de NovJorko kaj fine, en malluksa hotelo, finigas sian vivon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Kritikaj komentoj[redakti | redakti fonton]

En sia Nobel-premia prelego de 1930, Sinclair Lewis diris ke "la bonega unua romano de Dreiser, Frantino Karinjo (en: Sister Carrie) kiun li kuraĝis eldonigi antaŭ tridek jaroj kaj kiun mi legis antaŭ dudekkvin jaroj, venis al hejm-ligita kaj senaera Usono kiel granda libera okcidenta vento, kaj al nia sufokiga hejmaneco al ni donis la unuan freŝan aeron ekde Mark Twain kaj [Walt] Whitman".

La romano troviĝas en la listo de la 100 plej bonaj romanoj laŭ la eldonejo Modern Library.

Teatra versio[redakti | redakti fonton]

Sceneja versio far Charles Smith estis komisiita de la Indiana Repertory Theatre kaj premieris en 2002. La premieron reĝisoris Andrew Tsao kaj stelulis Emma Bowers kiel Karinjo, Craig Spidle kiel George, kaj Rob Breckinridge kiel Charles. Ĉiujn alian rolojn plenumis ensemblo konsistanta el Mandy Barrett, Mark Bertram, Mark Boyette, Mark Goetzinger, Robert K. Johansen, Jan Lucas, Sean Mahan, Kevin McClarnon, kaj Amy Tribbey .

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Carrie (filmo) de 1952.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La unua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la respektiva artikolo en la anglalingva Wikipedia.