Frederiko la 2-a (Prusio)
Frederiko la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Prusio | |||||
Frederiko la 2-a en la aĝo de 68, fare de Anton Graff
| |||||
Regado | 1740 - 1786 | ||||
Antaŭulo | Frederiko Vilhelmo la 1-a | ||||
Sekvanto | Frederiko Vilhelmo la 2-a | ||||
Ceteraj titoloj | Frederiko la 2-a de Prusio | ||||
Persona informo | |||||
Friedrich II. der Große | |||||
Naskonomo | Friedrich der Zweite | ||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1712 en Berlino, Prusio | ||||
Morto | 17-an de aŭgusto 1786 en Potsdamo, Prusio | ||||
Mortis per | malsano vd | ||||
Tombo | Sanssouci vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Germanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Hohencolernoj | ||||
Patro | Frederiko Vilhelmo la 1-a | ||||
Patrino | Sofia Doroteo de Hanovro | ||||
Gefratoj | Princess Sophia Dorothea of Prussia • Filipino Ĉarloto de Prusio • Luiza Ulrika de Prusio • Wilhelmine de Prusio, margrafino de Brandenburg-Bayreuth • Anna Amalia de Prusio • Frederikino Luisino de Prusio • Aŭgusto Ferdinando de Prusio • Henriko de Prusio • Aŭgusto Vilhelmo de Prusio • Frederiko Ludoviko de Prusio vd | ||||
Edz(in)o | Elizabeto Kristino de Brunsvigo-Wolfenbüttel-Bevern vd | ||||
Infanoj | sen valoro vd | ||||
Parencoj | Frederiko Vilhelmo de Brandenburg-Schwedt • Georgo la 1-a de Britio • Sophia Dorothea of Celle • Sofia Ĉarlota de Hanovro • Frederiko la 1-a de Prusio • Frederiko de Brandenburg-Bayreuth • Frederiko Vilhelmo la 2-a • Margravine Elisabeth Louise of Brandenburg-Schwedt • Sofia de Palatinato • Georgo la 2-a de Britio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto • artkolektanto • monarko vd | ||||
Aktiva en | Mezeŭropo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Frederiko la 4-a de Brandenburgio | |||||
Dum | 1740-1796 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frederiko la 2-a, aŭ Frederiko la Granda, germane Friedrich der Zweite aŭ Friedrich der Große, aŭ ankaŭ Der Alte Fritz, "la maljuna Fritz" (naskiĝis la 24-an de januaro 1712 en Berlino; mortis en Potsdamo la 17-an de aŭgusto 1786) estis de 1740 ĝis 1786 prusia reĝo kaj estis ankaŭ Frederiko la 4-a, 14-a princo-elektisto de Brandenburgio, kaj Frederiko la 2-a, unue reĝo en Prusio kaj, post 1772, reĝo de Prusio. Li faris el sia regno unu el la plej potencaj en la Eŭropo de lia tempo. La restado de Voltero ĉe li kaj ilia longa posta korespondado famigis lin kiel modelon de luminstruita princo.
Lia patro, Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo en Prusio, kromnomata la serĝento-reĝo, volis doni al li militistan edukadon kaj tute ne ŝatis lian guston por la filozofio, la lingvoj (la latinan li lernis sekrete) kaj la franca literaturo, same kiel por la muziko (li ludis je fluto). Ne evitebla estis la ŝoko. La reĝo nomis sian filon virineculo kaj lin pli kaj pli akre admonadis, lin frapante aŭ humiligante ĉiamaniere, devigante lin, ekzemple, kisi liajn botojn antaŭ liaj oficiroj. En 1730, li sensukcese provis fuĝi al Anglio kaj, por puni lin, la reĝo ordonis la ekzekuton, antaŭ liaj terurigitaj okuloj, de lia intima amiko, Katte. Jam en 1736 Frederiko komencis longan korespondadon kun Voltero, kiu kontrolis kaj publikigis en 1740 Kontraŭ Makiavelo, en kiu libro la princo prezentas siajn ideojn koncerne kontraktan monarkion, zorgantan pri la bonesteco de la civitanoj.
Antaŭe: | Princo-elektisto de Brandenburgio | Poste: | |
---|---|---|---|
Frederiko Vilhelmo la 1-a | 1740-1796 | Frederiko Vilhelmo la 2-a |
Antaŭe: | Reĝo de Prusio | Poste: | |
---|---|---|---|
Frederiko Vilhelmo la 1-a | 1740-1796 | Frederiko Vilhelmo la 2-a |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://ub-dok.uni-trier.de/friedrich greke http://www.derweg.org/personen/politik/friedrichdgr.html greke http://1000-zitate.de/autor/Friedrich+II.+der+Gro%DFe greke http://williamapercy.com/pub-Outing.htm