Friedrich Rochleder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Rochleder
(1819-1874)
Aŭstra kuracisto, apotekisto, botanikisto, fitokemiisto kaj profesoro pri teknika kemio en la "Teknika Akademio de Lvivo".
Aŭstra kuracisto, apotekisto, botanikisto, fitokemiisto kaj profesoro pri teknika kemio en la "Teknika Akademio de Lvivo".
Persona informo
Naskiĝo 15-a de majo 1819
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 5-a de novembro 1874
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Prago
Viena Akademio pri Sciencoj
Universitato de Gießen
Profesio
Okupo kemiistoprofesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich ROCHLEDER (1819-1874) estis aŭstra kuracisto, apotekisto, botanikisto, fitokemiisto kaj profesoro pri teknika kemio en la "Teknika Akademio de Lvivo". Li ankaŭ estis profesoro pri farmacia kemio en la Universitato de Vieno kaj membro de la Viena Akademio pri Sciencoj. Li estis lernanto de Justus Liebig en la Universitato de Giessen[1], interesiĝis pri botaniko kaj izolis multajn planto-kemiaĵojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la apotekisto Anton Rochleder, kiu instigis sian filon rilate al la ŝato pri apoteko. Tamen li unue studis Medicinon en la Universitato de Vieno (1836) kaj en 1842 li doktoriĝis. Sed dum tiuj studoj lia pasio pri kemio tiom kreskis ke li decidis komplete sin doni al ĉi-tiu scienco, en kiu li akiris bonajn konojn dum lia trejnado kiel farmaciisto.

Ĉi-decido certe estis influita de lia plej maljuna amiko Josef Redtenbacher (1810-1870), kiu same estis ŝanĝita la studon pri medicino je tiu pri kemio, kaj tiuepoke li jam estis kemia asistanto en la "Universitato de Vieno". En 1842, kemiistoj el la tuta mondo pilgrimis al Giessen por viziti la lecionojn de Liebig, kaj Rochleder ankaŭ iris al Giessen por kompletigi sian kemian edukadon tie.

La prefero, kiun Rochleder havis, estis pri kemiaj esploroj rilate al sia granda intereso pri botaniko, kaj Liebig estis la plej adekvata kaj stimuliga profesoro kiun li povus trovi, ĉar Liebig tiuepoke havis reformismajn ideojn rilate al aplikado de la kemio al fiziologio kaj agrikulturo. Poste disvolvi siajn unuajn kemiajn eksperimentojn en la laboratorio de Liebig kaj fini sian kemian trejnadon, Rochleder ekspansiis siajn celojn plenuminte studvojaĝojn al Parizo kaj Londono.

Post sia reveno kaj estante 26-jara, li estis indikita de la Grafo Franz Seraph Stadion-Warthausen (1806-1853) kiel profesoro pri teknika kemio en la Akademio de Lvivo. En 1848 la Viena Akademio pri Sciencoj elektis lin kiel membro kaj en 1849 li estis dungita al Prago kiel sukcedanto de sia amiko Josef Redtenbacher, kiu estis transigita al Vieno.

Kiam Redtenbacher mortis, post 21 jaroj da laboro, li alprenis la katedron pri kemio en Vieno. La konstruado de la Kemia Laboratorio en Vieno, kies projekto apartenis al la arkitekto Heinrich von Ferstel (1828-1883) kaj lia iama amiko Redtenbacher, plu daŭrigis dum sia administrado. Sed kiam li apenaŭ estis transiĝinta al la ĵus-finita laboratorio, plena je sonĝo por novaj projektoj, li estis atakita de meningito al kiu li estis venkita en la 15-a de majo 1874.

Li publikigis la rezultojn de siaj eksperimentaj esploroj parte kunlabore kun siaj studentoj kaj asistantoj, per sennombraj dokumentoj publikigitaj en la "Analoj de Kemio kaj Apoteko" de Liebig kaj pli malfrue en la sciencaj raportoj de la Imperia Akademio pri Sciencoj de Vieno.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Gardenio estis unu el la plantoj de li studataj en la verko "Pri la ĉinaj flavaj podoj", 1855
Pri la natura familio de la Erikacoj; 1852.
Pri la natura familio de la rubiacoj; 1852.
Rimarkoj pri la Richardsonia scabra[2]; 1851.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Substancoj studataj de li[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Justus Von Liebig: The Chemical Gatekeeper
  2. Konata kiel Ipecacuanha, en Brazilo, ĝi estas planto tre populara en Sudameriko.