Friedrich Schiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich SCHILLER [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG, 16-a regulo) ŜilleroŜiller', naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach, kiel filo de kuracisto servanta por la virtemberga duko Karl Eugen. Tiu duko ankaŭ decidis pri la estonto de la juna Schiller: Anstataŭ laŭdezire fariĝi teologo, li studu juron kaj medicinon. En 1780 Schiller ricevis postenon kiel regimenta kuracisto en Stutgarto.

Jam kiel lernanto Schiller verkis poemojn kaj dramojn; lia unua - anonime eldonita - dramo Die Räuber neatendite fariĝis tiel sukcesa, ke en 1782 li decidis forlasi Virtembergon kaj dediĉi sin plene al la verkado. Dum la sekvaj jaroj li suferis de sanecaj kaj financaj problemoj. En 1789 li (instigite de Goethe), kiun li ekkonis en 1788, fariĝis profesoro en la universitato de Jena, unu jaron poste li edziĝis kaj en 1799 li transloĝiĝis al Weimar, por esti pli proksima al sia amiko Goethe. Friedrich von Schiller, kiu en 1802 gajnis la nobeltitolon von, mortis je la 9-a de majo 1805 en Vajmaro.

Listo de dramoj

  • Die Räuber (1781)
  • Kabale und Liebe (1784)
  • Die Verschwörung des Fiesco zu Genua (1784)
  • Don Carlos, Infant von Spanien (1787)
  • Wallenstein (1800)
  • Maria Stuart (1800)
  • Die Jungfrau von Orleans (1801)
  • Wilhelm Tell (1804)

Listo de poemoj

En Esperanto aperis

  • Al la ĝojo (poemo); La ganto (poemo). - En: Tutmonda sonoro/Publikiganto: Kalocsay, Kálmán; p. 380-385, vol. 2 (Originaloj: Ode an die Freude; Der Handschuh)
  • Wilhelm Tell: kvinakta dramo/Laŭ la versmetro de la germana originalo esperantigita de L. E. Meier. - Basel: Svisa Esperanta Societo, 1906. - 150 p.: ilustr.
  • La rabistoj : dramo en kvin aktoj/Frederiko Schiller. El germana lingvo trad. de L. L. Zamenhof. - Parizo: Hachette, 1908/Esperantista Centra Librejo, 1928 (2a eldono). - 144 p. - (Esperanto: Verkaro de Do Zamenhof); Originalo: Die Räuber
  • Kanto pri la sonorilo. - Charlottenburg, 1913. - [1] folio, [6] p.; Originalo: Das Lied von der Glocke
  • Poeziaĵoj de Frideriko Schiller/trad. de kolonelo Zwach. - Vieno: Knepler, 1913. - 32 p. - (Nova Biblioteko Esperanto; 1)
  • Poeziaĵoj de Frideriko Schiller/trad. de kolonelo Zwach, kun aldono de unu originala poemo. - 2. eld. - Vieno: Wallishauser, [1928]. - 31 p. - (Nova Biblioteko Esperanto; 1)
  • La viziulo : el la memorskribaĵoj de la grafo O/Esperantigis Karl CRON. - [Vieno, 1930]. - [114] folioj; Originalo: Der Geisterseher
  • Don Carlos, Infanto de Hispanujo: drameca poemo/Esperantigis Karl Cron. - Vieno: Cron, 1931. - [136] folioj, folioj [72]-[144]; Originalo: Don Carlos, Infant von Spanien
  • La konspiro de Fiesco en Genova: tragedio respublikana/Esperantigis Karl Cron. - [Vieno, 1931]. - [118] folioj; Originalo: Die Verschwörung des Fiesco zu Genua
  • La nevo kiel onklo: komedio en tri aktoj/Trad. de Charles Stewart. - Parizo: Hachette, [s.j.]. - 53 p.; Originalo: Der Neffe als Onkel
  • La garantio, (Die Bürgschaft), tradukita de Vasilij Devjatnin.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.schillerjahr2005.de greke http://www.schiller-multimedial.de greke http://www.mckaylodge.com/tylerdavidson/artists/schiller.html

Pluraj versioj de la "Himno al ĝojo" legeblas en "Literaturo en Esperanto": fare de Kalocsay


Vidu ankaŭ