Frintaneum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frintaneum
En la strato Habsburgergasse 7 estis Frintaneum inter 1914 kaj 1918; poste la domo gastigis la porpastran seminarion de la Episkoplando Eisenstadt
En la strato Habsburgergasse 7 estis Frintaneum inter 1914 kaj 1918; poste la domo gastigis la porpastran seminarion de la Episkoplando Eisenstadt
romkatolika seminario
Komenco 1816 vd
Geografia situo 48° 12′ 19″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)48.205416.3673Koordinatoj: 48° 12′ 19″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Vieno
Frintaneum (Vieno)
Frintaneum (Vieno)
DEC
Frintaneum
Frintaneum
Map
Frintaneum
vdr

FrintaneumAugustineum (oficiale germane K.&K. höheres Weltpriesterbildungsinstitut zum hl. Augustin) estis (plu)kleriginstituto por malmonakejaj pastroj romkatolikaj en Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La porpastra seminario fonditis en la jaro 1816-a laŭ instigo de la ĉekortega pastro Jakob Frint fare de imperiestro Francisko la 1-a. Kaŭzo por tio estis ne laste la akiro de novaj teritorioj por la Aŭstra imperio en kiuj ĝis tiam simple ne ekzistis pastra klerigado laŭ la moderna standardo aŭstria (Lombardujo, Veneto, Dalmatio, Galicio). Pro ke la de imperiestro Jozefo la 2-a instalitaj t.n. generalseminarioj fiaskis pro rezisto de la episkoparo, supera teologio klerigo en Romo pro politikaj kialoj malpreferindis kaj la ekzistantaj altlernejoj diocezaj tro ofte malbonis nivele, modelo de centra pluklerigcentro en Vieno de ĉiuj flankoj bonvole akceptitis. Frint taksis - krom la faka kleriĝo - la koran kleriĝon de la estontaj pastroj egalvalora celo (laŭ la idearo de la bavara seminari-reformanto Johann Michael Sailer. Frintaneum baldaŭ egalis aliajn elitajn institutojn aŭtriajn, ĉe kiuj lojaleco same gravis kiel faka lernado (ekz. por administrado, armeaĵoj, diplomatio).

Organizo[redakti | redakti fonton]

La seminaria organizado estis efika kaj ankaŭ originala: la kolegio estis submetita nek al regula ŝtata nek al eklezia kontroloj sed responsis nur antaŭ la monarko mem. Gvidis ĝin ekskluzive klerikoj de la specialstatusa kortega paroĥujo (K.u.k. Hof- und Burgpfarre). Estris la paroĥujon ĉefpastro (estante aŭtomate ankaŭ ĉefo de la kolegio) kiun asistis maksimume sep kaplanoj. El ili kvar estis ĉe Frintaneum studdirektoroj respektive spiritualistoj.

Sidejo kolegia estis komence la iomete malhela, iama aŭgustenana monakejo proksime de Hofburg, ekde 1914 la nova domo en la strateto Habsburgergasse (kie gastis ĝis 2012 la porpastra seminario de Burgenlando). La kandidatojn proponis al la imperiestra moŝto la episkopoj. Inter 1816 kaj 1918 oni do surloke pluklerigis ĉiujare po pli ol 20 freŝbakitajn pastrojn el ĉiuj landoj de la monarkio. Ili servu post la pasigo de ĉiuj ekzamenoj en la supera eklezia postenaro (ekz. por docentado ĉealtlerneja, por adminstrado en diocezoj). Ne malmultaj el ili poste fariĝis eĉ episkopoj. Ekzemple modelis la kroato Josip Juraj Strossmayer kiu estis ne nur disĉiplo de Frintaneum, sed ankaŭ kaplano de la kortega paroĥujo, studdirektoro pri eklezihistorio kaj kanona juro ĉe Frinatneum - kaj poste episkopo de Đakovo.

Frintaneum ofertis propran fakan kaj spiritualan klerigprogramon kiu ekzakte trejnu la kolegianojn kaj por la estonteco kaj por la kvar t.n. severaj ekzamanoj (rigorosa) necesaj por sukcesa doktoriĝo. Krome la anoj devis plenumi liturgiajn servojn en la kortega kapelo apud Hofburg respektive en la Palaco Schönbrunn, instrui junajn anojn de la imperiestra familio je religio kaj je lingvoj kaj helpi laŭnecese en animzorgado inter samlandanoj (ekz. enarmee). La frintaneum-anoj portis bluan-silkan ĉirkaŭkoksaĵon kaj nigran mantelon. Frintaneum egalu la tre renomitan roman Collegium Germanicum (ĝi reservitis por germanlingvanoj) estante tute sendepende de Romo. Sume frekventis ne tute 1200 pastroj la instituton kiu ĉesis post la disfalo de Aŭstrio-Hungario en aŭtuno 1918.

Studintoj konataj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Frintaneum en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bericht über das K u. K Weltpriester-Bildungs-Institut zum Hl. Augustin (Frintaneum) in Wien. jährlicher erscheinend von 1. Bd, 1904/05 bis 14. Bd., 1917/18.
  • Walter Goldenits: Das Höhere Priester-Bildungsinstitut für Weltpriester zum Hl. Augustin in Wien oder „Das Frintaneum“ bzw. „Das Augustineum“. Wien 1969 (Wien, Univ., kath.-theol. Dissertation, 25. Juni 1970).
  • Franz Loidl: Geschichte des Erzbistums Wien. Herold, Wien u. a. 1983, ISBN 3-7008-0223-4.
  • Karl H. Frankl, Peter G. Tropper (Hrsg.): Das „Frintaneum“ in Wien und seine Absolventen aus den Kirchenprovinzen Wien, Salzburg und Görz (1816–1919). Ein biographisches Lexikon = Dunajski Frintaneum in njegovi člani iz cerkvenih pokrajin Dunaj, Salzburg in Gorica (1816–1918). Biografski leksikon. = Il Frintaneum di Vienna ed i suoi allievi delle Provincie ecclesiastiche di Vienna, Salisburgo e Gorizia (1816–1918). Un dizionario biografico. = Bečki Frintaneum i njegovi članovi iz crkvenih pokrajina Beč, Salzburg i Goricija (1816–1918). Biografski leksikon. (= Studien zum Frintaneum. Bd. 1). Hermagoras/Mohorjeva, Klagenfurt u. a. 2006, ISBN 3-7086-0250-1.
  • Karl H. Frankl, Rupert Klieber (eld.): Das Priesterkolleg St. Augustin "Frintaneum" in Wien 1816 bis 1918. Kirchliche Elite-Bildung für den Donau-Alpen-Adria-Raum (= Studien zum Frintaneum. Bd. 2). Böhlau, Wien u. a. 2008, ISBN 978-3-205-77659-8.