Funebra paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Funebra paruo
Funebra paruo
Funebra paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. lugubris
Poecile lugubris
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivteritorio de Poecile lugubris
Vivteritorio de Poecile lugubris
Vivteritorio de Poecile lugubris
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Funebra paruo (Poecile lugubris, iam Parus lugubris) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas disvastigata en sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta birdo 14 cm longa kun enverguro de 21–23 cm kaj pezo de 16-19 gr. Maskla plenkreskulo somere montras blankan vizaĝon al la nuko (tie helbruna nuanco) inter du nigraj zonoj (kun bruneca nuanco) nome la krono (inklude okulojn) kaj gorĝon (inklude mentonon el la eta beko kaj subvizaĝojn) kaj de tie al la dorso grizeca ligoparto. La nigra krono ege kontrastas ne nur kun la blanka vizaĝo, sed ankaŭ kun la resto de la supraj partoj kiuj estas brunaj; tiom da nigro nomigas la specion kiel “funebra” aŭ en latina scienca nomo “lugubris”. La vosto estas malhelgrizbruna kun bordoj helgrizaj. La flugiloj estas brunaj similaj al dorso kun kovriloj iom pli hele olivgrizecaj aŭ palaj. La subaj partoj estas blankecaj iom grizaj supre kaj flanke kun tre cinamobruna nuanco. For de la reprodukta sezono la plumaro iom eluziĝas. La iriso estas bruna kaj la beko estas griznigra. La gamboj kaj piedoj estas malhelgrizaj.

Ino similas al masklo sed foje la krono (kaj same la groĝo) estas pli grizbruna kontraste apenaŭ kun la dorso, sed foje ankaŭ nigra. La subaj partoj estas pli grizaj. Junuloj estas kiel inoj sed kun pli blankaj subaj partoj kaj gorĝo grizbruna.

La voĉo estas foje priskribita kiel “zinziNIL” aŭ 'ci-ci-ci-ci-cchrrrE' iom simila al tiu de la blua paruo. La kanto estas serio de rapidaj notoj kiel 'pieŭp-psieŭp-psieŭp' vibra kaj sonora kun kelkaj variantoj.

Disvastiĝo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Temas pri birdo tipa de makiso kun disaj arbustoj kaj arboj ĉefe olivarboj kaj aliaj fruktarboj. Ili vizitas kverketojn kaj pinojn disajn en terkultivejoj. Sed ankaŭ ĉe arbareroj de pinoj, olivarboj, salikoj, poploj ĉe riveroj aŭ rojoj, farmoj, vitejoj kaj parkoj. Sude de Irano ofte ĉe migdalarbaroj kaj pistakarboj. Laŭ la lando en diversaj altitudoj: de 700 al 2000 m en Peloponezo, ĝis 2100 m en Turkio, de 800 al 1000 m en nordokcidento de Irano, el 1250 al 2400 m en la montoj Zagroj kaj el 1900 al 2800 m en la provinco de Kerman.

La Funebra paruo estas endemio de la orienta Mediteraneo kaj Mezoriento. Ĝi havas 4 subspeciojn: la nomiga Lugubris en la Balkanoj, en Serbio, Rumanio, Bulgario kaj Grekio ĝis la insulo de Kreto. La raso Anatoliae en la insulo de Lesbos, en Turkio, en okcidenta Kartvelio, sudokcidenta Azerbajĝano, norda Irako kaj nordokcidenta Irano. La raso Dubius en la montoj Zagroj, okcidente de Irano. La raso Kirmanensis en la senhomaj montaroj de suda Irano, ĉefe en la provinco de Kerman. Ĉiuj tiuj rasoj estas loĝantaj, dum la raso Dubius faras mallongan vintran migradon nordoriente de Irako, en la montetoj deklive de la montoj Zagroj. Temas ĉefe pri migrado altituda ĉar la birdoj malsupreniras 600 aŭ 900 m dum vintro.

La distribuo estas malregula laŭ la regionoj: ĝenerale rara aŭ nur loka, sed disvastigata en okcidenta Turkio kaj komuna en Irano, en la provinco Kerman kaj la Montoj Zagroj. Malpliiĝas en Bulgario. Male ĵus rekoloniiĝis Transilvanion kaj la nordon de Rumanio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili estas malpli gregemaj ol aliaj specioj de paruoj. Ili vivas en paroj kaj foje solecaj dum vintro, sed kelkaj kuniĝas en aroj aŭtune kaj vintre, foje asocie kun aliaj paruoj. Ili serĉas nutradon en malaltaj branĉoj kaj foje surgrunde, sed tiam ili rapide revenas surbranĉe. Krome ili foje grimpas surtrunke kiel certioj kaj kaptas predojn dumfluge. Tamen ĝenerale ili estas malpli akrobataj ol plej parto de paruoj. Ili manĝas insektojn kaj grenon; ili stokas por vintro.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Poecile lugubris - (MHNT)

La reproduktado okazas de marto al julio, sed depende de la regiono kaj altitudo. La nesto lokiĝas en arbotruo ĉefe de fruktarbo. Ili kavas sian propran truon profitante putriĝantaj partoj. Plej malofte la nesto situas en rokoj almenaŭ ĝis 7 m supergrunde. Ili akceptas ankaŭ artefaritajn nestojn. La internon el lano kaj vegetalaj fibroj, estas kovrita de plumoj. La ovodemetado enhavas 5 al 7 blankajn ovojn ruĝmakulitajn, kiujn nur la ino kovas dum 12 al 14 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn kiuj elnestiĝoelnestiĝas post 22 tagoj. Kelkajn jarojn ĝis 20 % de la paroj faras duan ovodemetadon. En Israelo kutime faras tiun duan ovodemetadon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi estis tradicie lokita en Parus, analizoj de DNA sugestis, ke tiu genro estu disigata, kiel jam faris la American Ornithologists' Union ekzemple. Tiu specio estas parto de la grupo de paruedoj kiuj formus la genron Poecile. En Poecile tiu specio formas parton de grupo de ŝajne tre genbazaj specioj kies rilatoj ne estas certaj. Ili inkludas ankaŭ la specion de la Varia paruo kaj probable de Blankfrunta paruo (kiuj estas foje separata en Sittiparus), kaj eble tiun de Blankbrova kaj de Kaspia paruo.(Gill et al., 2005 [1] )

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi specio havas kvin subspecioj:

  • Poecile lugubris anatoliae - Ernst Johann Otto Hartett, 1905, trovita en Turkio, Azerbajĝano, Armenio, Irano, Sirio, Libano, Israelo kaj Grekio
  • Poecile lugubris dubius - Karl Eduard Hellmeyer, 1901, trovita en okcidenta Irano, vintras en norda Irako
  • Poecile lugubris kirmanensis - Walter Norman Koltz, 1950, trovita en suda Irano
  • Poecile lugubris lugens - Christian Ludwig Brahm, 1855, trovita en Grekio kaj okcidenta Turkio
  • Poecile lugubris lugubris - Konrad Jakob Teminek, 1820, trovita en Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio, Montenegro, Norda Makedonio, Grekio, Albanio, Bulgario kaj Rumanio ; Malofte en Moldavio kaj Slovenio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo