Gábor Koncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Koncz
Gábor Koncz en 2009
Gábor Koncz en 2009
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1938 (1938-07-08) (85-jaraĝa)
en Mezőkeresztes
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gábor KONCZ [konc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koncz Gábor estas elstara hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro.

Gábor Koncz naskiĝis la 8-an de julio 1938 en Mezőkeresztes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Koncz frekventis Teatran Altlernejon inter 1959-1963. Li komencis sian karieron laŭ la kutimoj en provincaj teatroj, tamen li tutlande estis konata pro filmoj. Li apartenis ekzemple al trupo de Teatro József Attila inter 19651974 kaj al Teatro Madách inter 19811992, sed ĉiam estis la filmoj la plej gravaj. Li ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • multe da filmoj (ankaŭ televiziaj), ekzemple Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1964; Malvarmaj tagoj, 1966; Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968; Jó estét nyár, jó estét szerelem (Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo), 1972; Bánk bán, (Banuso Bánk), 1987; Kisváros (Urbeto), serio, 2000
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple Ŝekspiro: Reĝo Lear, Othello; József Katona: Bánk bán, (Banuso Bánk); Marcel Achard: La stulta knabino; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)
  • 4 reĝisoradoj
  • hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]