Gainesville (Florido)
Gainesville estas grandurbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Alachua. Ĝi estas grava universitata urbo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 29° 39′ N 82° 19′ U / 29.650 °N, 82.317 °U (mapo)Koordinatoj: 29° 39′ N 82° 19′ U / 29.650 °N, 82.317 °U (mapo)
- Areo: 127 km²
- Loĝantaro: 125.326 (en 2011)
- Supermara alteco: 54 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodo: 32601–32614, 32627, 32635, 32641, 32653
- Telefonkodo: 352
Geografio
Gainesville situas sur ebenaĵo en la sudorienta parto de Usono, en la meza parto de Florido.
Historio
En tiu loko indianoj vivis jam en la 9-a jarcento. Post malkovro de Ameriko hispanoj alvenis, kiuj paŝtis brutojn. En 1853 oni konstruis fervojon, en la sekva jaro Gainesville estis oficiale fondita.
Klimato
Gainesville havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 14-27 °C. La varmo kulminas inter junio-julio (foje kun 39 °C), la malvarmo dominas inter novembro-aprilo (foje eĉ frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1256 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en aŭgusto, plej malofte en oktobro.
Trafiko
Gainesville havas flughavenon kaj ĉefŝoseajn kontaktojn kun Miamo kaj Atlanta.
Vidindaĵoj
- Universitato de Florido
- hotelo Thomas 1919
- teatro, pli frue poŝto 1913
- preĝejo 1913
- plej alta domo 1937
- Florida Muzeo de Natura Historio kaj pri artoj
- botanika ĝardeno
- bestoĝardeno
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Novorossijsk, Rusio
- Ŝablono:Flagikono Kfar Saba, Izraelo
- Ŝablono:Flagikono Kalkilja, Palestino
- Ŝablono:Flagikono Duhok, Irako
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Angla Vikipedio