Gardelegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
Blazono de Gardelegen Situo de Gardelegen en Germanio
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Distrikto: distrikto Altmark Salzwedel
Geografia situo: 52° 32' N
11° 24' O
Alteco: 43 m super marnivelo
Areo: 68,00 km²
Loĝantoj: 11.635 (30-a de junio 2006)
Loĝdenseco: 171 loĝantoj / km²
Poŝtkodo: 39638
Telefonkodo: 03907
Regiona aŭtokodo: SAW
Administra kodo: 15 3 70 029
Adreso de la urba administrejo: Rudolf-Breitscheid-Str. 3/ 39638 Gardelegen
Urbestro: Konrad Fuchs (SPD)

Gardelegen estas Hanso-urbo en la nordo de Saksio-Anhalto, inter Berlin kaj Hannover, ĉ. 50 km norde de Magdeburg.

Unuafoje la loko estas skribe menciita kiel burgo en la jaro 1196.

En 1314 la loko ricevis la rajton pri maltado kaj de tiam ĝi konatas pro la bierfarado. Ankoraŭ nun ekzistas bierfarejo, kiu produktas sub la fabrika nomo Garley.

Dum la mezepoko, ekde la jaro 1358, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

La 13-an de aprilo 1945 la nazioj murdis 1016 arestitojn de koncentrejo en fojnejo de la lokoparto Isenschnibbe. Nun la loko estas memorejo.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe jenaj urbopartoj apartenas al Gardelegen:

  • Ipse
  • Isenschnibbe
  • Lindenthal
  • Weteritz
  • Zienau
  • Ziepel


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • remparo kun urbomuro
  • Maria-preĝejo
  • Nicolai-preĝejo
  • urbodomo
  • rolando
  • monumento pri la komikisto Otto Reutter
  • pordegoj Salzwedeler Tor kaj Stendaler Tor
  • memorejo Isenschnibber Feldscheune (fojnejo de Isenschnibbe)

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]