Georg Dehio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Dehio
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1850 (1850-11-22)
en Talino
Morto 19-an de marto 1932 (1932-03-19) (81-jaraĝa)
en Tübingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Memorigilo Georg Dehio
Familio
Infano Ludwig Dehio
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto
vdr
arthistorio de Saksio el la 1900-a jaro; nova eldono en GDR, 1965

Georg Gottfried Julius DEHIO (naskiĝinta la 22-an de novembro 1850 en Talino, mortinta la 19-an de marto 1932 en Tübingen) estis germana (art)historiisto kaj klasika filologo.

En 1884 li edziĝis al Charlotte Friedländer, filino de la filologo Ludwig Friedländer, kiu naskis al li du filojn kaj du filinojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ruslandana kuracisto li studentis unu semestron en Tartu antaŭ iro al Göttingen studi historisciencojn. Iĝinte disĉiplo de Georg Waitz li doktoriĝis en 1872 per defendo de disertaĵo pri la hamburga-bremena arkiepiskopo Hartwich von Stade. Habilitiĝo sukcesis en Munkeno post livero de historia verko pri la Ĉefepiskoplando Hamburgo-Bremeno en du volumoj.

Munkene li ekdediĉis sin pli kaj pli al prelegoj arthistoriaj kaj vokiĝis en 1883 je eksterorda profesoreco pri arthistorio Kenigsbergon. Orda profesoro li iĝis tie en 1883. Ankoraŭ en Munkeno li estis komencinta kun la amiko Gustav von Bezold verkegon titolitan Die kirchliche Baukunst des Abendlandes. Ĝi finiĝis en 1901 kaj validas fundamente ĝis hodiaŭ. Kvankam ĝi temigas nur mezepokajn aferojn ĝi fontas sur surlokaj profundaj esploroj kaj desegna dokumentado kaj eĉ eksterlande ade prenitis kiel fidinda fonto kaj referencilo.

Jam en 1892 li vokitis al la Universitato de Strasburgo kie li rajtis resti ĝis 1918; poste pro politikaj kialoj ordonitis transloĝiĝo Germanujon. En Tübingen li pasigis la reston de tre fruktodona vivo. Liaj sciencaj kaj verkistaj agadoj tiam ekskluzive fokusis sin al la (germana) arto. Tiel li ankaŭ ekgravis kiel instiganto por multaj monumentprotektadaj oficiistoj.

Opus magnum[redakti | redakti fonton]

En 1899 jam planitis la manlibro Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler (5 volumoj) kiun li malekigis en 1912. Tiumaniere al ĉiuj esploristoj kaj arthistorie interesataj vojaĝantoj li donis veran kaj eternan tezoron. Bazo por la informokolekto kaj -interpreto estis la oficialaj registroj kion li feliĉe kombinis per rava kaj akurate trafa priskribado de ĉio.

La unua kompendio pri germana arto Geschichte der deutschen Kunst (3 volumoj, 1919-25) ŝuldiĝas ankaŭ al li. Dehio tie intence klarigas la interdependojn inter ĝenerala historio kaj artistaj respondoj dum ĉiuj epokoj. Laŭ li estis tempoj - ĉefe de Mezepoko ĝis baroko - dum kiuj la spirita vivo de la tuta popolo vigle partoprenis la vidajn artojn kaj subtenis ilin. Pli malfrue, ĉ. ekde 1750, la animo de la germanoj ŝajne ŝanĝiĝis ke komentoj pri la interna sento de popolo apenaŭ plu konkludeblis el la artaĵoj.

Kelkaj unuopaj studoj eĉ montris novajn vojojn al la sciencaro, ekz. liaj trovoj pri la proporcioj en la arkitekturo de Antikvo kaj Mezepoko. Memkompreneble tio parte devancitis de pli novaj sciencaj atingoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • honora doktoreco en Jena pri teologio
  • honora doktoreco pri politika scienco en Tübingen
  • honora doktoreco pri medicino en Frankfurto ĉe Majno
  • honora doktoreco pri inĝenierado en Darmstadt
  • Paca klaso de la ordeno Pour le mérite
  • ordeno Maximiliansorden für Wissenschaft und Kunst
  • akademianeco en Berlino, München kaj Göttingen

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Untersuchungen über das gleichseitige Dreieck als Norm gotischer Bauproportionen, 1894
  • Proportionsgesetz der antiken Baukunst, 1895
  • Kunstgesch. in Bildern, 1898-1901
  • Denkmale deutscher Bildhauerkunst, 1905-10
  • Kunsthistorische Aufsätze, 1914
  • Das Straßburger Münster, 1922
  • Der Bamberger Dom, 1924
  • Aus Skizzenbüchern und Briefen (eldonis Gertrude Dehio), 1947

Fonto[redakti | redakti fonton]

Gall, Ernst, "Dehio, Georg" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 563-564 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]