Giovanni Andrea Dragoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Andrea Dragoni (ĉ. 1540 – decembro 1598) estis itala komponisto en la malfrua renesanca epoko kaj ano de la Roma Skolo, studento de Giovanni Pierluigi da Palestrina, kaj elstara komponisto kaj maestro di cappella [kapelmajsro] en Romo dum la malfrua 16-a jarcento. Li postlasis multnombrajn verkojn sakralajn kaj profanajn, plejmulte vokalajn, kaj li estis speciale fama pro siaj ofte refoje presitaj libroj de madrigaloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dragoni naskiĝis en Meldola, ne malproksime de Forlì, sed mankas detalj pri lia vivo.but. Li studis ĉe Palestrina, kion li indikis en la dediĉo de sia unua libro de madrigaloj (1575). Jaron poste li akiris la prestiĝan pozicion de maestro di cappella ĉe unu el la plej elstaraj preĝejoj kaj muzikejoj de Romo, Sankta Johano Laterana, kaj l tenis tiun ĉi postenon dum la resto de sia vivo. En 1594, je la fino de lia vivo, Kardinalo del Monte vokis Dragoni taksi la progreson de la reviziado de la liturgia gregoria kanto, parto de la ampleksaj reformoj sekve de la Koncilio de Trento. Dragoni mortis en Romo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Dragoni kreis ampleksan verkaron, tamen multaj el siaj sakralaj komponaĵoj deponitaj en la Laterana arkivo perdiĝis inkluzive kolekton da komponaĵoj pri la Lamentadoj de Jeremio (kune kun similaj komponaĵoj de Annibale Stabile), samkiel volumo de komponaĵoj pri magnifikato. Li skribis almenaŭ ses librojn de motetoj, el kiuj kvin perdiĝis.

Li publikis sep librojn de madrigaloj por kvar, kvin kaj ses voĉoj inter 1575 kaj 1594. Tiuj estis ofte represitaj, kio atestas ilian popularecon.

Dragoni estis influata de sia instruisto Palestrina, precipe komence de lia kariero, kaj poste de la renoma madrigalisto Luca Marenzio. La komponstilo de Dragoni emfazis klaran tekstkompreneblecon, sed en la 1590-aj jaroj lia muziko montras kreskan emfazon de la soprana kaj basa linioj samkiel komprenemon pri motiva unueco, ambaŭ karakterizaj trajtoj de la evoluiĝonta baroka stilo. Krome li eksperimentis per plurĥoreco en kelkaj el siaj pli malfruaj verkoj, trajto pli elstara en venecia ol en Roma muziko.

Fontoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]