Glanpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Glanpego
Glanpego
Glanpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Melanerpes
Specio: M. formicivorus
Melanerpes formicivorus
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Glanpego (Melanerpes formicivorus) estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas el sudokcidenta Usono kaj ĝis Centrameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Masklo
Ino

Temas pri pego 21 cm longa kun mezaveraĝa pezo de 85 g. Plenkreskuloj havas nigrajn kapon, dorson, supran bruston, flugilojn kaj voston kaj blankajn frunton, gorĝon, ventron kaj pugon. La okuloj estas blankaj kaj la beko estas nigra. La plenkreska masklo havas ruĝan kronon, kiu komencas ĉe la blanka frunto, dum inoj havas nigran areon inter la frunto kaj la krono, tio estas ili havas nur duonkronon ruĝan. Ĉiukaze la blankaj fruntoj kaj larĝa gorĝo, ĉirkaŭitaj de nigraj areoj, estas klare distingilaj identigmakuloj.

Reproduktaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun kverkoj de la montetoj de la marborda Kalifornio kaj aliaj areoj de sudokcidenta Usono suden tra Meksikio kaj Centrameriko ĝis nordokcidenta Kolombio. Tiu specio povas loĝi altaĵojn en la nordo de sia teritorio, sed rare sub 1000m en Centrameriko, kaj ĝi reproduktiĝas ĝis la lignolimo. La reprodukta paro elfosas neston en granda kavaĵo en morta arbo aŭ morta parto de arbo. Grupo de plenkreskuloj povas partopreni en la nest-agado: kampostudoj montris, ke la reproduktaj grupoj ampleksas el monogamaj paroj al reprodukta kolektivo de ĝis 7 maskloj kaj 3 inoj, plus ĝis 10 nereproduktantaj helpantoj ĉe reproduktado. Oni trovis idojn de multobla patreco.[1]

Glano stokita de Glanpego

La Glanpego estas viglaj proviz-stokistoj. Reproduktantaj grupoj stokas glanojn kaj kreas glanujon traborante truojn en morta arbo aŭ morta branĉo de vivanta arbo, kaj ŝtopante glanojn en ili. La glanoj estas videblaj, kaj la grupo defendos la arbon kontraŭ eventualaj glanoŝtelistoj. Tiu rimarkinda kaj distinga kutimo nomigas la specion kiel Glanpego.

Aliaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

La glanoj reprezentas signifan parton de ties dieto; ili manĝas ankaŭ insektojn, elplukante ilin el la arboŝelo (kiel aliaj pegedoj) aŭ kaptante ilin dumfluge, kaj krome frukton, semojn kaj foje arboŝevon.

Tiu birdospecio estas konstanta loĝanto tra sia teritorio. Ili povas translokiĝi al alia areo, se ne estas facile disponeblaj glanoj. Ĝi estas nemigranta kaj tre sociebla.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Distribuado

Estas agnoskitaj la jenaj subspecioj:

  • Melanerpes formicivorus albeolus Todd, 1910
  • Melanerpes formicivorus angustifrons S.F. Baird, 1870
  • Melanerpes formicivorus bairdi Ridgway, 1881
  • Melanerpes formicivorus flavigula (Malherbe, 1849)
  • Melanerpes formicivorus formicivorus (Swainson, 1827)
  • Melanerpes formicivorus lineatus (Dickey & Van Rossem, 1927)
  • Melanerpes formicivorus striatipectus Ridgway, 1874

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hesiquio Benítez-Díaz: Geographic Variation in Coloration and Morphology of the Acorn Woodpecker. In: The Condor. 95 (1993) S. 63-71.
  • Factsheet Birdlife Int. (engl.)
  • Philip N. Hooge, Mark T. Stanback und Walter D. Koenig: Nest-Site Selection in the Acorn Woodpecker. In: The Auk. 116/1 (1999) S. 45-54
  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World. Band 7 (Jacamars to Woodpeckers). Lynx Edicions, 2002, ISBN 84-87334-37-7 (HBW).
  • Gustavo Kattan: Food Habits and sozial Organisation of Acorn Woodpecker in Colombia. In: The Condor. 90. 1988, S. 100-106
  • Walter D. Koenig, Peter B. Stacey, Mark T. Stanback und Ronald L. Mumme: Acorn Woodpecker (Melanerpes formicivorus) In: A. Poole (Hrsg.): The Birds of North America Online. Ithaca: Cornell Lab of Ornithology 1995. (Online version) =(BNA)
  • Ronald L. Mumme et al.: Individual Contributions to Cooperative Nest Care in the Acorn Woodpecker. In: The Condor. 92. 1990, S. 360-368
  • Roger Tory Peterson: Western Birds. Houghton Mifflin Company Boston 1995, ISBN 0-395-51749-4. S. 222
  • Hans Winkler, David Christie, David Nurney: Woodpeckers. A Guide to Woodpeckers, Piculets and Wrynecks of the World. Pica Press, Robertsbridge 1995, ISBN 0-395-72043-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joste, N., Ligon, D., and Stacey, P. (1985) Behavioral Ecology and Sociobiology; Behavioral Ecology and Sociobiology 17(1):39-41

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]