Goĝra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goĝra
urbo
Administrado
Poŝtkodo 36120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 157 863  (2017) [+]
Loĝdenso La artikolo ne estas ankaŭ ligata kun vikidatumoj loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 9′ N, 72° 41′ O (mapo)31.1572.683333333333Koordinatoj: 31° 9′ N, 72° 41′ O (mapo) [+]
Alto 465 m [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Goĝra (Panĝabo)
Goĝra (Panĝabo)
DEC
Goĝra
Goĝra
Situo de Goĝra
Goĝra (Pakistano)
Goĝra (Pakistano)
DEC
Goĝra
Goĝra
Situo de Goĝra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gojra [+]
vdr

Goĝra (urdue گوجرہ‎) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Toba Tek Sing, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Lernejo en Goĝra

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Goĝra situas 32 kilometrojn norde de Toba Tek Sing, 50 kilometrojn de Fajsalabado, 125 kilometrojn de Burevala, 157 kilometrojn de Vehari, 170 kilometrojn de Lahoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Goĝra estis establita en 1896, kiam la koloniigo de Fajsalabado komenciĝis. La fervoja linio el Fajsalabado estis konstruita en 1899. La urbo ricevis la statuson de "sciigita areo" en 1904 kaj municipo en 1925. En 1947 Barato kaj Pakistano atingis sendependecon. Tumultoj kaj loka batalado sekvis la rapidan retiron de la britoj. El Goĝra hinduoj kaj sikoj migris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato alvenis ankaŭ tien. En 1982 Goĝra iĝis distrikta ĉefurbo.

Domo en Goĝra

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Goĝra estas centro de kultivitaj teroj, la urbo mem estas konata pro la merkato por monkultivaĵoj, sed estas ankaŭ kun muelejoj, kiuj prilaboras sukeron, farunon kaj kuiroleon. La ĉirkaŭa irigaciita kamparo produktas kotonojn, tritikojn, sukerkanojn, legomojn kaj fruktojn.

En Goĝra kelkaj kolegioj kaj aliaj lernejoj funkcias.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Malnova akvoturo en Goĝra
Loĝantaro
1906 1961 1972 1981 1998 2010 2017
2 589 29 665 41 975 68 000 114 967 157 863 174 860

Inter 1998 kaj 2017 la averaĝa jara kresko estis 2.1% (sub la nacia mezumo de 2.4%).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Goĝra havas senpluvan klimaton, la musono portas pluvojn en julio kaj aŭgusto. Tio kaŭzas inundojn en certaj lokoj, kiuj daŭras kelkajn tagojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Goĝra situas laŭ flanka fervoja linio inter Fajsalabado kaj Toba Tek Sing. Ĉefŝoseo mankas ĉe Goĝra, sed vojaj ligoj estas al la menciitaj urbegoj, krome estas aliaj du vojoj al aliaj urboj. En Fajsalabado internacia flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans