Burevala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burevala
Korta domo en Burevala
Korta domo en Burevala
Korta domo en Burevala
urbo
Administrado
Poŝtkodo 61010
Demografio
Loĝantaro 203 454  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 9′ N, 72° 41′ O (mapo)30.1572.683333333333Koordinatoj: 30° 9′ N, 72° 41′ O (mapo) [+]
Alto 133 m [+]
Burevala (Panĝabo)
Burevala (Panĝabo)
DEC
Burevala
Burevala
Situo de Burevala
Burevala (Pakistano)
Burevala (Pakistano)
DEC
Burevala
Burevala
Situo de Burevala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burewala [+]
vdr

Burevala, urdue بُوریوالا, panĝabe بُورے والا estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Vehari.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Burevala situas sur ebenaĵo. Vehari troviĝas 35, Multano 118, Fajsalabado 145, Lahoro 223, Rawalpindi 384, Islamabado 398, Peŝavaro 441, Sukur 462, Kveta 544, Hajderabado 679, Karaĉio 812 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko longe estis nur ĝangalo. Dum la brita dominado oni fondis vilaĝojn, kiuj estis "kanalaj kolonioj", ĉar la kamparanoj profitis la irigaciajn kanalojn. Ĉi vilaĝo origine havis nur kodon 122/EB. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Burevala.

Tombejo ĉe Burevala

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010 2017
34 237 57 741 86 311 149 857 209 343 231 797

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Burevala agrikultura kampuso funkcias ekde 2013 kun pluraj aliaj kolegioj kaj similaj institutoj, ofte la urbego havas la nomon "Urbo de la Eduko".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Burevala signifa tekstilmuelilo funkcias. En la urbo mem funkcias pluraj grenomuelejoj, rizomuelejoj, oleomuelejoj, kotonaj sensemigaj uzinoj. Burevala havas plenjaran grenmerkaton kiel grava komerca centro. Aliaj produktaĵoj en la urbo estas plastoj.

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Burevala
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Burevala

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Burevala havas trairan vojon, kie estas ligiloj al la proksima Vehari kaj al la malproksima Pakpatan. Estas flanka fervoja trako inter Lahoro-Bahavalpur, kiu ne estas identa kun fervoja ĉeflinio inter ambaŭ urboj. La stacidomo konstruita en 1925 estis komuna kun Mandi. Post 2 jaroj jam la urbaj administracioj estis unuigitaj. Burevala ankaŭ estas konata pro la establado de motorciklo-rikiŝa vojaĝsistemo en Pakistano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Burevala la vetero estas varma kaj seka somere. La maksimuma kaj minimuma temperaturoj varias inter 28-45  °C. Tio estas vintre 5-21  °C. En ĉiuj monatoj pluvas (iomete), sed la musono portas pluvojn inter julio-septembro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans