Gordon J. Garradd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gordon J. GARRADD, naskita en 1959 en Novsudkimrio, estas aŭstralia astronomo kaj fotisto.

Li malkovris 29 asteroidojn[1] inter 1993 kaj 2000, pluraj kometojn kaj 4 novaojn en la Granda Magelana Nubo[2] en 1987, 1988 kaj 1990.

Li laboris en diversaj astronomiaj institutoj en Usono kaj Aŭstralio, laste en la Observatorio de Siding Spring por la Siding Spring Survey, parto de la Catalina Sky Survey, enketo pri la terrenkontaj objectoj.

Krom la fotarto, li ŝatas mont-bicikladon kaj estas partizano de la suna kaj venta energioj.

La asteroido 5066 Garradd[3] estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Malkovritaj novaoj - Cirkuleroj de Internacia Astronomia Unio :
  3. La asteroido 5066 Garradd, de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]