Gordon Jenkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Gordon Hill Jenkins (naskiĝis la 12-an de majo 1910 en Webster Groves, Misurio; mortis la 1-an de majo 1984 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona muzikisto, komponisto kaj aranĝisto. Li verkis inter alie Goodbye, la finan rekonmelodion de Benny Goodman.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Gordon Jenkins, filo de vilaĝa pianisto kaj paroĥa orgenisto, regis jam junaĝo la ludon de pli ol deko da muzikiloj kaj verkis proprajn aranĝaĵojn. Lia kariero komencis en 1931 en la orkestro de Isham Jones, post kiam li dum koncerto de la bando en Sankta Luiso senhezite anstataŭis la malsaniĝintan pianiston kaj verkis por ĝi kiel aranĝisto. En 1933 li komponis Blue Prelude por la orkestro de Woody Herman; en 1935 per Goodbye sevkis lia ja plej fama kanto, kiun Benny Goodman uzis kiel rekonmelodio je la fino de siaj koncertoj. La du pecoj fariĝis ĝis nun tutmonde ofte interpretataj normkantoj

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1936 Jenkins komponis kaj aranĝis – komence anonime, ekde la 1940-aj je propra nomo – filmmuzikon por la studioj de Paramount, kies multjara muzika direktisto li pli malfrue fariĝis. Al la ĝenro li fidelis ĝis siaj lastaj vivojaroj (The First Deadly Sin, 1980, kun Frank Sinatra kun Faye Dunaway).

Krom tio Jenkins laboris ekde 1939 kiel aranĝisto kaj orkestro-direktisto por multaj radiospektakloj ĉe NBC), inter alie ankaŭ por Dick Haymes, per kiu li alvenis al la diskeldonejo Decca. Tie li verkis krom kun Haymes ankaŭ sukcese kun steluloj kiel Bing Crosby, Billie Holiday, Al Jolson, Ella Fitzgerald, Andrews Sisters kaj Louis Armstrong (por kiu li aranĝis la transepoka furoraĵon Blueberry Hill), sukcesis tamen ankaŭ kun memkomponitaj kantoj kiel San Fernando Valley (1944). Kiel muzikdirektisto ĉe Decca li sukcesege establis en 1949 la popmuzikan bandon The Weavers (Goodnight Irene, 1950).

En 1956 Jenkins transiris al diskeldonejo Capitol. Tie li komencis plurjaran kunlaboron kun Judy Garland (Alone, 1956), kiun li ankaŭ akompanis je kelkaj koncertoj en Eŭropo kiel orkestrestro, kaj kun Nat King Cole (Love Is The Thing, 1956), por kiu li instrumentis inter alie la kanton Stardust, kaj kondukis la du muzikistojn al kelkaj el iliaj plej bonaj kantaj povoj.

Plej longe daŭris lia kunverkado kun Frank Sinatra, kiu koncentriĝis ĉefe je melankoliaj, arĉinstrumente akompanataj baladoj (Where Are You?, 1957; No One Cares, 1959). Tiun verkadon li daŭrigis poste ĉe eldonejo Reprise) per kromaj albumoj kaj disketoj ĝis 1981 (She Shot Me Down) kaj produktis per September Of My Years (1965) plurfoje pri-Gremi-igitan albumon, sur kiu inter alie aŭdeblas It Was A Very Good Year (kiu ankaŭ ricevis Gremion). Por la televidprezentadoj de Sinatra Jenkins konceptis kaj aranĝis en 1965, 1966 kaj 1973 tri iom longajn „Saloon-Medleys“.

Kune kun Harry Nilsson Jenkins lanĉis en 1973 per la albumo A Little Touch Of Schmilsson In The Night (1973) alian tutmondan furoraĵon, kiu alportis al li denovan Gremion. La registradkunsidoj estis filmataj, kaj poste BBC disradiis ĝin televide.

Dua edzino de Jenkins estis sopranistino Beverly Jenkins, kiu kantis por pluraj el liaj albumoj. Dum siaj lastaj jaroj Jenkins suferis de ALS, kiu pli kaj pli malfaciligis al li la verkadon kaj mortigis lin finfine la 1-an de majo 1984. Aŭtunon de 2005 lia filo Bruce Jenkins, en Usono fama sportĵurnalisto el San Francisko, publikigis biografion tenatan tre intima pri sia patro.

Daŭroj[redakti | redakti fonton]

Al la plej karakterizaj verkoj de Gordon Jenkins apartenas liaj ampleksaj suitoj por orkestro, kantsoloistoj kaj ĥoro, ofte ankaŭ akompanataj per deklamataj intertekstoj, per kiuj li dokumentis sian egan muzikan multfacetecon kiel komponisto kaj aranĝisto kaj per kiu li samtempe ege influis la ĝenron de la konceptalbumo.

Komencaĵo estis Manhattan Tower, kiun Jenkins surbendigis en 1945 kun Bill Lee kaj Beverly Mahr (lia estonta edzino) kiel soloistoj kaj Elliott Lewis kiel deklamanto kaj kiu en 1946 aperis kiel unu el la unua konceptalbumoj entute ĉe Decca. En variaj epizodoj kaj sonbildoj Jenkins priverkis per parte eksperimentaj rimedoj siajn deprimigajn impresojn de sia unua restado en la interdomegaj faŭkoj de la urbego Novjorko. Dek jarojn poste Jenkins pliampleksigis la verkon origine 17-minutan kaj eldonis ĝin ĉe Capitol kiel novregistraĵo kiel albumo. En siaj pli malfruaj suitoj Jenkins ĉiam denove reekprenis elementojn el ĉi tiu verko.

En 1953 ekestis, denove kun Bill Lee kaj Beverly Jenkins kiel soloistoj, la 51-minuta suito Seven Dreams (Decca), en kiu nur je la fino delikata pintumo malkaŝas la sep bildojn de la historio kiel sonĝo. El unu el la pecoj, Crescent City Blues, Johnny Cash elprenis grandajn pasaĵojn de la teksto por sia furorkanto Folsom Prison Blues (1955) kaj estis kulpigita pro tio antaŭ juĝejo, kio instigis lin al kompensa pago de 75.000 usonaj dolaroj.

En 1958 Jenkins komponis kaj aranĝis The Letter, la muzikan historion de amparo kaj ĝia paliĝinta amo. Judy Garland surdiskigis ĝin kune kun la kanada aktoro John Ireland ĉe Capitol. En 1959 Judy Garland entreprenis per tiu grandan koncertvojaĝon, kiu ŝin ankaŭ kondukis ŝin al Metropola Operejo.

Lasta giganta suito ekestis en 1979 per Reflections On The Future In Three Tenses por Frank Sinatra, kiel tria parto de la tridiska albumo de Sinatra Trilogy: Past-Present-Future (Reprise). La muzika-membiografia vojaĝo de Sinatra tra spaco kaj tempo sur lia ja plej nekutima albumo, en kiu kiel soloistoj estas aŭdeblaj Loulie Jean Norman kaj denove Beverly Jenkins, kaj en kiu Jenkins enbuŝigas en Sinatra-n ankaŭ linion pri si mem („I’ll have Lefty to write me one more chart“ en Before The Music Ends), komence trovis disopinian recenzistaron, sed dum pli nova tempo ĝi pli kaj pli akiris respekton kiel krom Manhattan Tower ja plej densa komponaĵo de Gordon Jenkins.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj verkitaj je lia propra nomo

  • Manhattan Tower (Decca, 1946) (pliampleksigita noveldono: Capitol, 1956)
  • Seven Dreams (Decca, 1954)
  • 26 Years of Academy Award Winning Songs (CG, 1960)

kun Louis Armstrong

  • Satchmo In Style (Verve, 1959) (registrita en 1949–1954)

kun Judy Garland

  • Alone (Capitol, 1956)
  • The Letter (Capitol, 1959)

kun Nat King Cole

  • Love Is The Thing (Capitol, 1956)
  • The Very Thought Of You (Capitol, 1958)
  • Spirituals (Capitol, 1959)
  • Where Did Everyone Go? (Capitol, 1963)

kun Frank Sinatra

  • Where Are You? (Capitol, 1957)
  • A Jolly Christmas From Frank Sinatra (Capitol, 1957)
  • No One Cares (Capitol, 1959)
  • All Alone (Reprise, 1962)
  • September Of My Years (Reprise, 1965)
  • Ol’Blue Eyes Is Back (Reprise, 1973)
  • Reflections On The Future In Three Tenses (= Trilogy, parto 3; Reprise, 1979)
  • She Shot Me Down (Reprise, 1981) (krom Don Costa)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bruce Jenkins: Goodbye – In Search Of Gordon Jenkins. Frog, Berkeley 2005, ISBN 1-583-94126-6.