Grafo Floridablanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
El Conde de Floridablanca, de Francisco de Goya, 1783.
Blazono de José Moñino y Redondo, grafo de Floridablanca, uzita aktuale de la municipo Floridablanca (Kolombio).

José Moñino y Redondo, unua grafo de Floridablanca (Murcio, 21-a de oktobro de 1728 - Sevilo, 30-a de decembro de 1808), estis politikisto hispana kiu postenis kiel ĉefministro (tiel nomita Secretario de Estado en la Antikva Reĝimo en Hispanio) el 1777 al 1792 kaj prezidis la sendependan registaron nome Junta Suprema Central kreita en 1808.

Liaj unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li ekstudis en Murcio kaj poste en Orihuela, kie li gradiĝis en juro en la tiea Universitato. Studis Juron en la Universitato de Salamanko, kaj laboris je tiu profesio kun sia patro dum ioma tempo. Liaj kontaktoj kiel advokato kun influaj gravuloj, kiaj la duko de Alba aŭ Diego de Rojas, faciligis lian eniron en la tiama tribunalo Consejo de Castilla kiel krimakuzisto en 1765. Tie ekrilatis kun la grafo Campomanes, kaj ambaŭ dediĉis sin al la defendo de la monarkio antaŭ aliaj instancoj kaj ĉefe kontraŭ la Katolika Eklezio.

En 1767 agis dure kontraŭ la instigintoj de la Tumulto de Eskilaĉo en Cuenca kaj kulaboris kun Aranda kaj Campomanes en la elpelo de la jezuitoj de la hispanaj teritorioj tiun saman jaron. En 1772 estis nomumita ambasadoro ĉe la Apostola Seĝo, kie li influis super Klemento la 14-a por atingi la definitivan nuligon de la Societo de Jesuo, kio atingis en 1773. Kiel rekompenso, Karlo la 3-a nomumis lin grafo de Floridablanca tiun saman jaron.

Kiel ministro[redakti | redakti fonton]

La 19-a de februaro de 1789 enposteniĝis kiel Secretario del Despacho de Estado (tiama speco de ministro pri Eksterlandaj Aferoj), kies postenon li plenumis ĝis la 27-a de februaro de 1792, kiam ekokupis provizore la prijuran ministrecon Secretaría de Gracia y Justicia el 1782 al 1790.

La Grafo Floridablanca kreis en 1785 la Ĝeneralan Direktoraron pri Vojoj, el kio naskiĝos en 1799 la Ĝeneralan Inspektoraron pri Vojoj kaj Kanaloj.[1]

Floridablanca orientigis la eksterlandan politikon de Karlo la 3-a al plifortigo de la hispana situacio antaŭ Anglio, pro kio Hispanio intervenis en la Usona Milito de Sendependeco ĉe Francio kaj la ribelaj kolonioj kontraŭ Anglio (1779-1783), danke al kio li sukcesis rekuperi Menorkon (1782) kaj Floridon (1783). Tamen li ne kapablis konkeri Ĝibraltaron post ties sieĝo de 1779. Li reamikigis Hispanion kun la italaj princoj Burbonoj kaj kun Portugalio (kun kiu oni subskribis amiktraktaton en 1777, nome traktato de San Ildefonso (1777), per kio oni akiris la afrikajn insulojn Anobono kaj Fernando Poo, poste parto de la hispana kolonio Hispana Gvineo, nuna Ekvatora Gvineo).

Floridablanca portretita de Goya.

Dum postaj jaroj li estis rivalo de Aranda kaj volis demizii sed la reĝo Karlo la 4-a ne permesis tion. Kvankam li estis reformisto, la eventoj de la Franca Revolucio radikale ŝanĝigis lin politike, kaj iĝis reakciulo, kiu enprizonigis figurojn kiaj Francisco Cabarrús kaj faligis aliajn kiaj Jovellanos kaj Campomanes. La 18-a de julio de 1790 suferis atencon, kie li ne estis vundita. Post du jaroj Karlo la 4-a elpostenigis lin kaj li estis malliberigita ĉe sia hejmo de Hellín. La enpovigo de Aranda okazigis lian enkarcerigon en la fortikaĵo de Pamplona, pro akuzoj de korupto kaj troaŭtoritateco. Post la falo de Aranda, anstataŭata de Manuel Godoy, estis liberigita (1794). Sed Floridablanca ne reintervenis en politikon kaj retiriĝis al sia naskurbo, Murcio, ĝis kiam li estis nomumita prezidanto de la sendependa registaro nome Junta Suprema Central kreita en 1808. Tuj poste li mortiĝis en Sevilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.caminos.upm.es/