Gregory Bateson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gregory Bateson (naskiĝis la 9-an de majo 1904 en Grantchester, Anglio; mortis la 4-an de julio 1980 en San-Francisko, Usono) estis antropologo, biologo, socisciencisto, kibernetikisto kaj filozofo. Liaj laboraj fokusoj estis studoj pri kulturantropologio, pri teorio de komunikado kaj teorio de lernado, sed antaŭ demandoj pri naturfilozofio, ekologio kaj lingvistiko. Gregory Bateson ne traktis tiujn temarojn kiel dividitaj disciplinoj, sed kiel diversaj aspektoj de universala scienco, al kiuj li aplikis sian sisteman-kibernetikan analizadon.

La pensoj kaj laboroj de Gregory Bateson estis influitaj precipe de la filozofiaj konceptoj de Platono, la psikologiaj pensoj de Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung, de la teorio de tipoj de Bertrand Russell kaj de la pensoj de kibernikistoj kiel Norbert Wiener, John von Neumann kaj Claude Shannon. La sciencisto mem havis grandan influon al la sistema terapio kaj influis diversajn teoriajn skolojn en sociologio kaj antropologio. Krome liaj konceptoj konsideriĝas parto de la fundamento de la psikologia konceptaro neŭro-lingvistika programado.

Eksteraj ligiloj

greke la esperantlinga artikolo "pedagogiaj modeloj por distanca lingvolernado" (pdf-dosiero, publikigo julie 2006) plurfoje citas la scienciston greke anglalingva artikolo de la instituto pri interkulturaj studoj en Novjorko pri Gregory Bateson greke "Gregory Bateson: survoje al teorio pri skizofrenio", germanlingva artikolo greke "Gregory Bateson kaj la grupo de Palo Alto", germanlingva diplomiga publikiĝo


Citaĵo
 Ni povus serĉi alian difinon de la konscio en la maniero, per kiu ĉiuj subsistemoj alkroĉiĝas inter si por formi pli grandan tuton. Gregory Bateson