Gyula Fehér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Fehér
Persona informo
Naskonomo Fehér Gyula
Naskiĝo la  11-an de marto 1879(nun 1879-03-11)
en Hungario Kecskemét (Hungario)
Morto la 2-an de oktobro 1965
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gyula Fehér [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Gyula estis hungara aktoro, altlerneja instruisto.

Gyula Fehér [1] naskiĝis la 11-an de marto 1879 en Kecskemét, li mortis la 2-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Fehér frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Elek Solymossy. Ekde 1898 li havis rolojn en diversaj provincaj urboj, escepte en 1900 (tiam li estis soldato). Inter 1914 kaj 1935 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li estis trudemerito. Inter 1923–1934 li instruis en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, inter 1946-1957 li denove apartenis al la Nacia Teatro.

Li edziĝis en 1906, en 1921 filo naskiĝis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Ma és holnap (1912) – bankisto
  • Halálcsengő (1917) – hipnotisto
  • Gazember!? (1922) – kuracisto
  • Sportszerelem (1937-38) – kartludanto

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A filmjátszás művészete. Gyakorlati rész. (1926)
  • A filmjátszás művészetének kézikönyve (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.