Gyula Pauler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Pauler [djula], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pauler Gyula estis hungara juristo, advokato, arkivisto, historiisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1877). Lia patro estis Tivadar Pauler, lia filo estis Ákos Pauler.

Gyula Pauler [1] naskiĝis la 11-an de majo 1841 en Zagrebo. Li mortis la 8-an de julio 1903 en Badacsonytomaj.

Biografio

Gyula Pauler frekventis mezlernejon kaj universitaton en Pest (urbo). Post la diplomo en 1863 li laboris kiel advokato. Intertempe li edziĝis. En 1874 li ricevis postenon en la Tutlanda Arkivejo, li komence studvojaĝis al arkivejoj de Vieno, Munkeno, Parizo, Berlino, Drezdeno, Hago. Post laborado de Gyula Pauler la arkivejo riĉiĝis kaj atingis la eŭropan nivelon. En 1899 li denove studvojaĝis al Germana Regno. Li ricevis rangon ministeria konsilanto en 1896.

Memorigilo

Verkaro (elekto)

  • Wesselényi Ferencz nádor és társainak összeesküvése 1664-1671 (1876)
  • Magyar nemzet története az Árpád-házi királyok alatt (1893, 1899) - premiita ĉefverko
  • Wie und wann kam Bosnien an Ungarn (1894)
  • A magyar honfoglalás kútfői 1900

Fontoj