Helruĝa eŭkalipto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helruĝa eŭkalipto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus miniata
Cunn. ex Schauer
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La helruĝa eŭkalipto (Eucalyptus miniata) estas eŭkalipto kiu estas hejma en la aŭstralia Supra Pinto, trovita ekde Kabjorka Duoninsulo en norda Kvinslando , en tuta Norda Teritorio samkiel en Kimberlio norde de Okcidenta Aŭstralio.

Tiu aŭstralazia mezgranda arbo povas atingi altecon de 15–25 metroj. La arboŝelo estas mola kaj sulkigita, kolore griza al ruĝa. La verdaj-brunaj junaj folioj longas 3–6 cm kaj larĝas 2 – 3 cm kaj estas elipsformaj, dum plenkreskaj folioj longas 7,5–15 cm kaj larĝas 2,5–5 cm kaj lancetformajfalĉilet-formaj kaj kolore hele verdaj. La florado okazas de majo al septembro. La oranĝkolaraj aŭ helruĝaj floroj diametras ĝis 3,5 cm.

La specionomo (latine : miniatus, ruĝe farbita) referencas al helruĝa koloro de la floroj kaj al ruĝeca arboŝelo.

La ligno estas interalie uzita por fari la diĝeriduojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Elliot, Rodger W. ; Jones, David L. ; Blake, Trevor 1992 : Encyclopaedia of Australian Plants Suitable for Cultivation, Vol. 4: Eu-Go pp. 148, Lothian Press, Port Melbourne ISBN 0-85091-213-X
  • angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 18-19. ISBN O 642 98480 8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]