Henning Christophersen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henning Christophersen dum la inaŭgura sesio de la Eŭropa Konvencio de 2002

Henning Christophersen, naskiĝinta la 8-an de novembro 1939 en Kopenhago, estas dana politikisto. Li inter alie estis komisaro kaj vicprezidanto en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn ekonomaj kaj valutaj demandoj. Dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako ekonomiaj kaj valutaj demandoj kaj restis vicprezidanto. Kaj dum la sekva tria periodo de la komisiono sub Jacques Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li respondecis pri la sama fako kaj ankaŭ daŭre restis vicprezidanto.

Henning Christophersen estas membro de la liberala partio Venstre de Danio, kaj gvidis la partion inter la jaroj 1978 kaj 1984, antaŭ ol iĝi eŭropa komisaro. Dum tiu tempo, li dufoje ankaŭ estis ano de la nacia registaro: Inter 1978 kaj 1979 li servis kiel ministro pri eksteraj rilatoj, kaj inter 1982 ĝis 1984 vica ĉefministro kaj ministro pri financoj.

Komence de la 21-a jarcento, li inter la jaroj 2002 kaj 2003 estis membro de la Eŭropa Konvencio, kiu laboris pri la kreo de unueca konstitucio de la Eŭropa Unio.