Henry Lee Giclas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Lee Giclas
Persona informo
NomoHenry Lee Giclas
Dato de naskiĝo9-a de decembro 1910
NaskiĝlokoFlagstaff
Dato de morto2-a de aprilo 2007
MortolokoFlagstaff
Aĝo je morto96
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Henry Lee Giclas (naskiĝis la 9-an de decembro 1910 en Flagstaff, mortis la 2-an de aprilo 2007 en Flagstaff) estis usona astronomo

Li lernis astronomion en la universitatoj de Suda Kalifornio kaj de Arizono, kaj servis kelkaj jaroj kiel helpanto en la observatorio Lowell. En 1942 li estis diplomita de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj dungiĝis en la observatorio Lowell.

Li faris multenombrajn fotografiojn de asteroidoj kaj kometojn por determini iliajn ekzaktajn orbitojn, kaj uzis lumpulsan komparilon por la serĉo de la hipoteza "Planedo X". Li dungis Robert Burnham Jr. por tiu laboro.

Li malkovris plurajn kometojn inter kiuj la perioda kometo 84P/Giclas kaj plurajn asteroidojn,[1] inter kiuj la apolona asteroido 2061 Anza, kiun oni suspektas esti la fonto de la meteorfluo de la Orionidoj.

Li oficiale emeritiĝis en 1979, sed li laboris en la observatorio preskaŭ ĉiutage ĝis sia morto.

La asteroido 1741 Giclas estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Malkovritaj asteroidoj : 17
1886 Lowell 21-a de junio 1949 kun R. D. Schaldach
2061 Anza 22-a de oktobro 1960
2118 Flagstaff 5-a de aŭgusto 1978
2201 Oljato 12-a de decembro 1947
2313 Aruna 15-a de oktobro 1976
2347 Vinata 7-a de oktobro 1936
2415 Ganesa 28-a de oktobro 1978
3110 Wagman 28-a de septembro 1975
3177 Chillicothe 8-a de januaro 1934
3382 Cassidy 7-a de septembro 1948
3487 Edgeworth 28-a de oktobro 1978
3695 Fiala 21-a de oktobro 1973
6277 Siok 24-a de aŭgusto 1949 kun R. D. Schaldach
(7731) 1978 UV 28-a de oktobro 1978
(10451) 1975 SE 28-a de septembro 1975
(15204) 1978 UG 28-a de oktobro 1978
(17353) 1975 TE 10-a de oktobro 1975