Hermann Bonitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Bonitz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1814 (1814-07-29)
en Bad Langensalza
Morto 25-an de julio 1888 (1888-07-25) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de LepsikoHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo klasika filologo • filozofo • universitata instruisto • klasikisto
vdr
Hermann Bonitz, 1857

Hermann BONITZ (naskiĝinta la 19-an de julio 1814 en Bad Langensalza, mortinta la 25-an de julio 1888 en Berlino) estis germana klasika filologo kaj pedagogo. En 1843 li edzinigis Bertha Semmel el Gera.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de superintendanto li eklernantis ĉe Landesschule Pforta en 1825. En Berlino li studis ĉe August Boeckh. Liaj publikigitaj skribaĵoj verkitaj paralele al gimnazidejoro en Dresdeno (1836), Berlino (1838) kaj Szczecin (1842) kaŭzigis vokiĝon al la Universitato de Vieno en 1849. Tie li meritis pri la novorganizo lernejsistema kaj la plialtigo de la nivelo de filologiaj studoj en la tuta lando. Organo por liaj ideoj iĝis "Zeitschrift für die österreichischen Gymnasien" (ekde 1850).

En 1867 li revenis patrujen kaj nomumitis lernejestro de Graues Kloster. Ekde 1875 li estis preleganta konsilisto en la Prusia ministerio pri edukado kaj kreis en 1882 novan ekzamenordon por la superaj lernejoj prusiaj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Krom siaj temporabaj publikaj deĵoroj Bonitz neniam ĉesigis sciencan aktivecon. Li taksitis unu el la plej bonaj fakuloj de Aristotelo kaj verkis eseojn pri Platono, Sofoklo kaj diversaj demandoj rilate al Homero. Tie ĉi li ne nur subtenis la teoriojn de Karl Lachmann pri komenca konsisto de la homeraj epopeoj el unuopaj kantoj sed eĉ inteligente kompletigis kaj kontinuigis ilin.

Li membris ĉe akademioj de Vieno, Munkeno kaj Berlino.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Disputationes Platonicae, 1837 (progr.)
  • Ausg. d. Commentars d. Alex. Aphrodisias, 1847
  • Aristotelis opera, du volumoj, 1848/49
  • Btr. z. Erklärung d. Thukydides, ĉe: SB d. Ak. d. Wiss. Wien, 1854
  • Btr. z. Erklärung d. Sophokles, samloke, 1856-67
  • Specilegium criticum philologis et paedagogis Germaniae obtulerunt B., Exner, Hofmann, Linder, Wien 1858
  • Aristoteles-Stud., 5 T., ĉe: SB d. Ak. d. Wiss. Wien, 1862–67
  • Index Aristotelicus, 1870
  • Üb. d. Ursprung d. homer. Gedichte, ³1872
  • Zur Erklärung d. platon. Dialogs Phaidros, 1874
  • Platon. Stud., ²1875

Fonto[redakti | redakti fonton]

Scharold, Hans, "Bonitz, Hermann" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 447 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]