Bad Homburg

El Vikipedio
(Alidirektita el Homburg vor der Höhe)
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
urba blazono situo de la urbo en Germanio

Bad Homburg, plennome Bad Homburg vor der Höhe, estas urbo en la sudo de la federacia lando Hesio en Germanio. La urbo situas en la mezalta montaro Taunus, ĝi apartenas al la distrikto Hochtaunus kaj al la administra distriktaro Darmstadt.

Multloke en la urbocentro oni vidas, ke la urbo estis tre ŝatata banloko por nobeloj kaj riĉuloj dum la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. Estas elegantaj hoteloj kaj kafejoj, tradicia kazino, granda parko kun ruse ortodoksa kapelo kaj tajlanda templo, aldone al kastelo kaj antaŭaj konstruaĵoj el la mezepoko.

ponto Ritter von Marx
Rusa kapelo en la baneja parko

Tre rekomendindas viziti la termobanejon Taunus-Therme, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono: multaj saŭnoj, vaporbanejoj, naĝejoj kaj kromaj distrejoj troviĝas en loko dekorita laŭ ĉineca stilo ... nekutima dekoro por naĝejo.


[redakti] Urbopartnerecoj

Bad Homburg havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:


Projektaj partnerecoj:

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Aliaj lokoj kun la nomo Homburg

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  paĝoj de la urbo, germanlingvaj
Ekstera ligilo  paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj