Horzonoj en Eŭropo dum Somero
| blua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00) |
| helblua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) |
| ruĝa | Centreŭropa Tempo (UTC+01:00) Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00) |
| flava | Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00) Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00) |
| oranĝa | Minska Tempo/Kaliningrada Tempo (UTC+03:00) |
| helverda | Moskva Tempo (UTC+04:00) |
Eŭropa Somera Tempo estas la aranĝo laŭ kiu la kvar Eŭropaj horzonojn aldonas unu horon dum printempo por pleje profiti de la taglumo. Tio estas farita en ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo krom Islando kiu uzas UTC'n dum la tuta jaro. La periodo iras de 01:00 UTC de la lasta dimanĉo de marto ĝis 01:00 de la lasta dimanĉo de oktobro, ĉiujare. La nomoj de la horzonoj ŝanĝiĝas al: Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST), Centreŭropa Somera Tempo (CEST), Orienteŭropa Somera Tempo (EEST) kaj Moskva Somera Tempo (MSD).
Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST, UTC+1) estas la horzono dum somero de la Feroaj Insuloj, la nordorienta Gronlando, Irlando (tutjare, tie nomata "Irlanda Norma Tempo"), Islando (tutjare), la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando (tie nomata "Brita Somera Tempo"). Ĝia nomo angle estas Western European Summer Time (WEST).
Centreŭropa Somera Tempo (CEST, UTC+2) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de du horoj pli ol la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzita de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom en Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Someran Tempon.
Ĝia nomo angle estas Central European Summer Time (CEST), en la franca Heure avancée de l'Europe centrale (HAEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Sommerzeit (MESZ).
Orienteŭropa Somera Tempo (EEST, UTC+3), angle Eastern European Summer Time (EEST), estas la horzono de la Eŭropaj landoj inter la Centreŭropa Somera Tempozono kaj la Rusia Federacio.
Jen la Eŭropaj landoj, kiuj uzas somere UTC+3: Belorusio, Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Kaliningrada provinco, Ukrainio.
Moskva Somera Tempo (MSD, UTC+4) (ruse: Моско́вское ле́тнее вре́мя) estas laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio laŭ horzono de Moskvo dum somero.
Moskva tempo estas uzita por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.
La "Moskva Normiga Tempo (MSK)" egalas al UTC + 3 horoj vintre, inter la lasta dimanĉo de oktobro kaj la lasta dimanĉo de marto.
La "Moskva Somera Tempo (MSD)" egalas al UTC + 4 horoj dum la resto de la jaro.
Vintra tempo estas pli oficala, ĝi estas kvazaŭ norma loka tempo de Moskvo. Do oni diras ke laŭleĝa horzono de Moskvo estas UTC + 3.
Loka tempo en ĉiu alia urbo de Rusio estas la moskva tempo plus certa hordiferenco. Ĉi tiu formulo estas vera preskaŭ ĉiam, ĝi malveras nur dum ŝanĝo inter vintra kaj somera tempoj, ĉar la ŝanĝo ĉiam estas je 03:00 laŭ la loka tempo.
