Hotelo Elephant (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotel Elephant, kun skulptaĵo balkona, 2006
Skulptaĵo balkona, 2009
Artprojekto Have a nice round de Cornel Wachter

Hotelo Elephant estas historia luksa hotelo en Vajmaro, Germanujo, kies komencoj datumas je la jaro 1696. Ekde julio 2017 ĝi apartenis al la Hirmer-grupo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

17-a ĝis 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la domo Am Markt 19 estis jam en 1561. En 1696 fondis tie la kortega pordisto Christian Andreas Barritig Gastejon Elephant.[2] kiu jam posedis la najbaran gastejon Zum schwarzen Bären. Poste ĝi pligrandigitis kaj iĝis tranoktejo por komercistoj kaj vojaĝantoj kaj poŝtejo. Jam en 1711 la geografo kaj universala klerulo Johann Gottfried Gregorii laŭdigis en la gvidlibro Das jetzt florirende Thüringen la plaĉajn servojn ĉeelefantajn.[3]

La gastejo allogis multajn poetojn kaj muzikistojn. Kiu demandis ĉeurbopordege pri la estado de Christoph Martin Wieland, Johann Gottfried HerderJohann Wolfgang von Goethe senditis verŝajne al la Elefanto kie ili flegis manĝi. Gastoj kutimaj estis ankaŭ Friedrich Schiller, poste Franz Liszt kaj Richard Wagner. Inter 1893 kaj 1933 estris ĝin Paul Leutert.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ dum la novjaro-festo de 1914 la hotelo gajnis literaturan famon kiam kolektiĝis tie anoj de koncilio de spiritaj batalantoj konsistanta el Martin Buber, Albert Ehrenstein, Walter Hasenclever, Heinrich Eduard Jacob, Rudolf Leonhard, Kurt Pinthus kaj Paul Zech ĉirkaŭ la eldonisto Ernst Rowohlt.

Dum fondo de Ŝtata Bauhaus loĝis en 1919 Walter Gropius kaj Johannes Itten kun edzinoj kaj poste Oskar Schlemmer kaj Lothar Schreyer enhotele.[4] Ĝis 1924 kutimgastadis ankaŭ Bauhaus-artistoj.

Post kiam en 1933 ekposedis la societo Verein Elephant Weimar e.V. baldaŭ parolitis pri novkonstruado pro laŭdira kadukeco. Vere devis cedi la 400 jarojn aĝa historia ejo kaj du eoste najbarantaj domoj en 1937 al novo. Por ĝi devis iom da grunde aldoni eĉ la proksima Erbprinz-hotelo. Posedanto iĝis fondaĵo.

La novan konstruaĵon starigis la arĥitekto Hermann Giesler; meto de la fundamenta ŝtono estis en la 3.11.1937, domsupro-festo en la 20.4.1938 kaj inaŭguro en la 5.11.1938.[5] La nova hotelo kun lifto ĝis parkejo nombriĝis inter la plej modernaj de tuta Eŭropo. Laŭ Giesler fariĝu ne aroganta kaj efekta hotelo sed tradicikonscia modestaĵo kun ĉiuj necesoj por granda komforto.[6] La dekoracion kun grandaj pejzaĝbildoj faris la vajmara artisto Hugo Gugg.

Adolf Hitler plurfoje estis hotelgasto kvankam antaŭe li loĝis proksime de la ĉefstacidomo en hotelo en la domo je Brennerstraße 42. De siaj partianoj kaj zelotoj li volonte eksterenvenigis sin per la frazo: Lieber Führer, komm heraus aus dem Elefantenhaus (Kara gvidisto, venu do el la elefantejo!). Ekde 1940 okazis surloke la poetaj kongresoj Weimarer Dichtertreffen.

Fermo inter 1945 kaj 1955[redakti | redakti fonton]

La lasta enskribo engastlibra estis en la 5.5.1945 fare de soldato de la Usona Armeo (kiu kunportis ĝin en Usonon - por resendi ĝin en la jaro 2008-a).[7] Post la Dua mondmilito uzis la gastejon la Usona Armeo kaj post la sovetia okupiĝo de Turingio la Ruĝa Armeo. Intertempe estis ĝi ankau sidejo por marŝalo Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov kaj ties stabo ĝis septembro 1951. Poste ĝi estas por porinstruista pluklerigejo Walter Wolf internejo (kun ĉ. 300 studentoj).

En oktobro 1945 ŝanĝitis laŭ ordono de la sovetia administrado ĝistiama enhotela Gaufunkstelle je radistacio Außenstelle Weimar des Berliner Rundfunk (el kio evoluis Landessender Weimar); disaŭdig-eko estis en la 1.12.1945. En oktobro 1945 realireblis por ĉiuj la restoracio Elephantenkeller.

En la 21.11.1946 kunvenis deputitoj de la Turingia Landa Parlamento en la hotelsalonego por sia unua sidejo.[8]

Remalfermo en 1955[redakti | redakti fonton]

Thomas Mann porĉiamigis la hotelon en sia romano Lotte in Weimar ĉar li gastinigis tie ĉi la amikinon de Goethe. Al la verkisto ŝuldiĝis laŭlegende la merito ke la ejo redeklaraciitis hotelo. Kiam klaris ke oni aljuĝis al li Schiller-premion en 1955 li esprimis sian volon tranokti en la Elephant-hotelo. Remalfermo estis en la 16.5.1955; la unua notofaranto engastlibra estis - Thomas Mann.[9] Ĝis mezo de la 1960-a jaroj ĝi estis HO-hotelo kaj ekde la 20.12.1966 Interhotel-filio. Hotelaj servoj interrompitis inter la 28-a kaj la 30-a de oktobro 1974 por filmigi la romanon Lotte in Weimar.[10]

Je la fino de la 1990-aj jaroj tenadis la tuton Kempinski[11]. En 2000 realiĝis aĉeto fare de la entreprenogrupo Schörghuber; ĝi estis de Arabella Hospitality SE kiel parto de Schörghuber Unternehmensgruppe sub la manaĝerado de Starwood kaj ero de Luxury Collection.[12]

Ekde 1998 oni nomis la plej belajn apartamentojn laŭ elstaruloj ekz. Thomas Mann, Johann Daniel Falk, Alfred Ahner, Udo Lindenberg, Lyonel Feininger, Harry Graf Kessler kaj Walter Gropius. La Palmer-apartemento nomitis en honoro de la aktorino kiu ĉefrolulinis en la romana filmigo de Thomas Mann.[13] Krome ekzistas ekde oktobro 2008 Thomas-Thieme-studoĉambro: Thieme ne nur estis inter la aktoraro de la menciita filmo sed ankaŭ laboris en la ĉambro nr. 314 por pliperfektigi sian Faŭsto-rolon en enscenejigo fama de la goetaĵo.

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Inter 2003 kaj 2018 la restoracio estis sub la gvido de Marcello Fabbri kaj honoritis per stelo ĉe Guide Michelin nomante sin Gourmetrestaurant Anna Amalia. En 2003 la artisto Cornel Wachter rajtis meti emblemojn de sia tutmonda artoprojekto Have a nice round en 15 diversaj lingvoj sur la hotelan fasadon.[14] En aŭgusto 2014 la hotelo ricevis partopren-dokumenton ĉe daŭripovo-konkurso turingia.[15]

En julio la tradicia domo venditis al la munkena Hirmer-grupo kaj funkciadigitis fare de Arcona. En 2018 estis post plurmonata fermo kaj restaŭrado profunda la remalfermo. Tiam ektenadis ĝin Marriott-grupo, dume la restoracio eknomiĝis AnnA.[16] La pompoj okaze de la elekto de la vajmara cepobazarreĝino ankaŭ okazas en la hotelo kun ĉeesto de multaj gravuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hotel Elephant wird verkauft",, MDR, 27.7.2017
  2. "Das Hotel Elephant Weimar und seine Geschichte"
  3. Melissantes: Das jetzt florirende Thüringen. In seinen Durchlauchtigsten und Ruhmwürdigsten Häuptern, vorgestellt von M. Johann Gottfried Gregorii, Erfurt 1711, p. 71
  4. [1]
  5. Andrea Dietrich: Das Hotel Elephant in Weimar mit dem Gourmetrestaurant Anna Amalia und seinem Sternekoch Marcello Fabbri. Weimar 2013, ISBN 978-3-00-043677-2, p. 83
  6. Keine Karawanserei und keine aufgeblasene Hotelarroganz, keine Effekthascherei – sondern eine zeitentsprechende Gestaltung, die der Tradition und der Würde des alten ‚Elephanten‘ entspricht. Schlichtheit, verbunden mit solider Ausführung, auch in allen Details.
  7. Dietrich 2013, p. 84
  8. Dietrich 2013, p. 85
  9. Dietrich 2013, p. 87
  10. Dietrich 2013, p. 90
  11. Merian: Weimar, Jahreszeiten-Verlag / Hoffmann und Campe; Hamburg, januaro 1999; ISBN 3-455-29901-6, p. 81
  12. Dietrich 2013, p. 94
  13. Dietrich 2013, p. 95
  14. https://web.archive.org/web/20160304205917/http://old.acc-weimar.de/veranstaltungen/special/herder/niceround.html
  15. nachhaltigkeitsabkommen.de Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine; konkrete temis pri necesa redukto de akvouzado. TLZ, eldono vajmara, 21.8.2014, p. 16
  16. "Hotel Elephant in Weimar wiedereröffnet", Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine Thüringer Tourismus GmbH

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Dietrich: Das Hotel Elephant in Weimar mit dem Gourmetrestaurant Anna Amalia und seinem Sternekoch Marcello Fabbri. Kun sur la p. 67–97: Ein Haus voller Tradition, Gastlichkeit und Geschichte(n) kun multaj historiaj informoj Eldonis Hotel Elephant, Weimar 2013, ISBN 978-3-00-043677-2
  • Heinrich Eduard Jacob: Elegie an Weimar. Wissen Sie noch Rowohlt?. Ĉe: Ernst und Hilda Rowohlt zur Hochzeit. „Das Tagebuch“, 1. Jg., Heft 1, Berlin, 1. April 1921 (privata presitaĵo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97888888888911.330277777778