Hunoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hunoj estas popolo origine el Mez-Azio. La unuaj ĉinaj fontoj skribas pri ili jam en la 12-a jarcento a.K. kiel hsiung-nu (hiung-nu), kiam la hunoj daŭre penetris Nord-Ĉinion kaj prirabis la areon. Ilia ĉefa okupiĝo estis la nomada bestobredado kaj la ĉasado. En al 3-a jarcento a.K. formiĝis la asocio de 24 hunaj triboj, kiu kondukis prirabajn militirojn en Orient-Azion. La ĉinoj ekkonstruis la Grandan Ĉinan Muron ĉefe pro tiuj militiroj dum la Dinastio de Ĉin. La sukcesaj militiroj de Ĉinio kaj la ribeloj de la konkeritaj popoloj kondukis al la disfalo de la huna asocio en la 1-a jarcento a. K.. Formiĝis du asocioj, el kiu la asocio de la sudaj triboj venis al dependa situo al Ĉinio.

la okcidentaj hunoj

La nordaj hunaj triboj venis al areo de la nuna Kazaĥujo kaj tie formis fortan socion. De tie ili migris okcidenten kaj en la 1-a jc. p.K alvenis al la areo inter la Kaspia maro kaj la Arala maro, poste migris al la stepoj apud la riveroj Volgo kaj Don. Ili konkeris unue la alanojn poste la orientajn gotojn (375) kaj baldaŭ alvenis al la limoj de la Romia imperio. Ili konkeris en la 4-a jarcento Panonion (de kie la romiaj legioj jam pli frue retiriĝis).

En 433 ili reĝo iĝis Atilo, sub kies estro la Huna Imperio vivis sian oran epokon. Li gvidis la imperion per fortaj manoj. Dum lia regado, la hunoj ekis du gravajn militirojn. Unue ili atingis eĉ Galegion, dumvoje detruis la urbojn ĉedanubajn kaj transpaŝis Rejnon. La romia armeo sub gvido de Ecio venkis en la batalon de Katalunio kaj ili repelis la hunojn. La hunoj militiris al Italio, kie ili detrus la urbojn Akileion, Mediolanon (hodiaŭ Milanon) kaj ekmarŝis al Romo. Romo surprenis grandegan jaran impostpagon tiel evitinte la atakon, detruon. Post la morto de Atilo, la huna asocio disfalis kaj pro la ribelo de la jugitaj popoloj, ili reiris al la stepoj de Sud-Rusio kaj asimiliĝis.

Heftalitaj hunoj

(kiuj ruinigis Hindion) Heftalitaj hunoj

blankaj hunoj

Mihirakula

vidu

Tongwancheng


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ccs.uky.edu/~rakhim/doc_files/tangriqut.html greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/europe/4435181.stm greke http://irelandsown.net/londonsderry.html greke http://sophistikatedkids.com/turkic/70%20Dateline/hun%20dateline%20En.htm

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda