Immanuel Gottlieb Huschke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Immanuel Gottlieb Huschke
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1761 (1761-01-08)
en Greußen
Morto 18-an de februaro 1828 (1828-02-18) (67-jaraĝa)
en Greußen
Lingvoj latina
Ŝtataneco Schwarzburg-Sondershausen
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaLandesschule Pforta
Okupo
Okupo bibliotekisto • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Immanuel Gottlieb HUSCHKE (naskiĝinta la 8-an de januaro 1761 en Greußen, mortinta la 18-an de februaro 1828 samloke) estis germana filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de riĉa komercisto frekventis la Schulpforta-gimnazion antaŭ iro al la Universitato de Jena. En Jena li amikiĝis kun Friedrich Jacobs kun kiu li faris diligentajn filologiajn studojn. Poste li estis privata instruisto ĉe nobela familio en Livlando kaj venis en 1789 al Nederlando kie li samprofesiis ĉe la familio de la germana komercisto Güllicher en Amsterdamo. Danke al sia klereco li ekkonis Hieronymus Bosch kaj Laurens van Santen kaj aliajn filologojn. Post la okupiĝo de Nederlando fare de la francoj en 1795 profesoro Jean Luzac el la Universitato de Lejdeno pro kritikado de la Franca Revolucio maldungitis. Huschke povis posteuli lin ĉefe rekomendite de van Santen. Sed dungiĝo vera tamen ne iĝis pro proceso de Luzac kontraŭ la universitataj kuratoroj kaj seke Huschke pro mona malabundo reiris al Germanujo. Li foje vivis ĉe frato en Munkeno, foje en Hannoversch Münden, foje en Göttingen, kie li iĝis en 1802 privata docento. En 1806 li nomumitis profesoro pri helena literaturo en Rostock.

Pro ke en 1807 mortis Luzac pro pulvera akcidento Huschke revokitis Lejdenon kion li refuzis. En 1813 li iĝis profesoro pri retoriko en Rostock kaj post la morto de Oluf Gerhard Tychsen ankaŭ supera bibliotekisto. Lia sukcesa agado ambaŭkampe interrompiĝis bedaŭrinde pro grava malsano. Inter 1816 kaj 1823 li devis oftege retiriĝi de siaj aktivadoj. Tio verŝajne ankaŭ kialas pro la netioma kvanto da laboraĵoj.

Graveco kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sian famon kiel skriba kritikisto li gajnis danke al la verko Analecta critica in Anthologiam graecam cum supplemento epigrammatum maximam partem ineditorum, Jena 1800. Iom malpli gravas lia granda eldono de aĵoj de Tibulo en 1819 en du volumoj kun ampleksa komento laŭ la stilo de nederlandaj filologoj. Inter liaj aliaj skribitaĵoj menciindas la jenaj Epistola critica in Propertium, Amsterdam 1792; Dissertatio de fabulis Archilochi; accedit notitia codicis Aŭgustani cum fabulis ineditis, Altenburg 1803; Commentatio de Orphei Argonautarum, Rostock 1806; Commentatio de inscriptione vasculi Locris reperti, Leipzig 1814; Commentatio de C. Annio Cimbro, Rostock 1824, kaj epilolgo ĉe Analecta litteraria (p. 365 ss.). En la lasta verko Analecta (Leipzig 1826) nur malmulte de li mem troveblas sed elstara aĵo Commentationes de Tibullo et Propertio (kun ege klerita mitologia monografo De Nymphis et puellis personatis kaj plibonigproponoj por Propercio III, 9, 47: el tio konkludeblas bedaŭro pro malplua okupiĝo de Huschke pri aĵoj properciaj). Li membris ĉe la Rusia Akademio de Sciencoj. Ĝenerale direblas ke lia labormetodo diferencis de la tiutempe kutimaj sed tamen baldaŭ poste estis malmodaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Art, "Huschke, Immanuel Gottlieb" fare de Karl Felix Halm, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol. 13 (1881), p. 451–452, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]