Impeto (eldonejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eldonejo "Impeto" estis fondita en Moskvo en la jaro 1992 de Aleksandr Ŝevĉenko, Elena Ŝevĉenko kaj Dmitrij Perevalov. La eldonejo aperigis multajn librojn en Esperanto kaj pri Esperanto en la rusa.

Dum la periodo 1992-2014 ĝi eldonis ĉirkaŭ 300 librojn, inter kiuj estas:

  • libroj en Esperanto (tradukoj kaj originala literaturo, lernolibroj, vortaroj);
  • tradukoj de norvega, dana, japana, korea, portugala, latina, rusa kaj angla lingvoj;
  • diversa metodika kaj studliteraturo.

Eldonejo "Impeto" kunlaboras kun UEA, REU, Norvega informacia kaj kultura centro en Moskvo, multaj aliaj rusiaj kaj eksterlandaj eldonejoj kaj organizoj.

Nuntempe ĉefaj kunlaborantoj de la eldonejo estas Elena Ŝevĉenko, Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko.

Historio

Ekde fondo de Impeto ĝia ĝenerala direktoro estis Dmitrij Perevalov. Sed jam en 1994 li forlasis la eldonejon kaj Aleksandr Ŝevĉenko iĝis la nova ĝenerala direktoro. Tiun ĉi postenon li okupis ĝis sia morto en 2012. Nuntempe la ĝenerala direktoro de eldonejo Impeto estas lia vidvino Elena Ŝevĉenko.

En 1992 estis fondita libroserio por verkoj de Arkadij kaj Boris Strugackij, kadre de kiu Impeto aperigis 10 titolojn en Esperanto[1]. La unua estis "Malfacilas esti dio" (1992) kaj la lasta "Skarabo en formikejo" (2013).

En 2007 Impeto fondis ruslingvan libroserion "Волна эсперанто" (La Ondo de Esperanto), kadre de kiu estas eldonataj tradukoj de verkoj el Esperanto al la rusa kaj ankaŭ la literaturo pri historio de Esperanto-movado. Formale la serio estis fondita en 2007, tamen jam en 1999 Impeto aperigis la ruslingvan tradukon de "La danĝera lingvo" de konata Esperanto-verkisto Ulrich LINS[2]. En 2007 aperis ruslingva varianto de la romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" ("Десять дней капитана Постникова"), verkita de Mikaelo Bronŝtejn, en 2008 "Historio de SEU / Historio de LEM" de Oleg Krasnikov kaj Detlev Blanke, romanon de Vladimir Varankin "Metropoliteno" (en traduko de Aleksandr Ŝevĉenko, kiu uzis pseŭdonomon A. Aleksandrov), en 2011 poemaro "Akceptu min printempo mia..." (Попрошусь я к вам в весну...) de Mikaelo Bronŝtejn, monografio de D. Vlasov "Esperanto: duonjarcento sub la cenzuro" (Эсперанто: полвека цензуры), en 2014 monografio de la sama aŭtoro "Historio de aplikado de Esperanto en Rusio: gazetaro, radioelsendoj, korespondado, «samizdat»" (История применения эсперанто в России: печать, радиовещание, переписка, самиздат).

La saman jaron eldonejo Impeto lanĉis serion "Familia biblioteko" kaj eldonis la unuan ĝian libron kun titolo "Ilustrita enciklopedio de akvariaj fiŝoj", kiun verkis Aleksandr Ŝevĉenko. Sekvis "Ilustrita encilopedio de hejmaj mamuloj" (2008) de Nikolao Gudskov, "La mondo en guto da akvo" (2010) de Tatjana Auderskaja kaj "Origino de la vivo sur la Tero" (2011)[3] de Nikolao Gudskov.

Libroj eldonitaj de Impeto

1992

1993

1994

1995

1996

1997

1998

1999

2000

2001

2002

2003

2004

2005

2006

2007

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. http://impeto.trovu.com/auxtoroj/strugackij Libroserio de Arkadij Strugackij kaj Boris Strugackij en Esperanto
  2. http://impeto.trovu.com/rusa/dl La danĝera lingvo en la rusa (Опасный язык)
  3. Enkonduko de Amri Wandel por "Origino de la vivo sur la Tero" - http://impeto.trovu.com/diversa/origino