Internaciismo (institucia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri internaciismoj en lingvoj, vidu Internaciaj vortoj.


Internaciismo estas teorio de la laborista movado (interalie marksisma kaj liberecana) kiu celas internaciajn solidarecon kaj unuecon.

Marksisma internaciismo

Internaciismo, kiu aperis en la 19-a jarcento notinde el la demokrataj revolucioj, strebas finiĝon de la batalo interŝtata, kaj celas:

  • unue, internacian solidarecon inter proletoj (manlaboristoj, salajruloj, senlaboruloj, ktp) kio implicas kontraŭon al naciismo kaj ŝovinismo, defendante la komunajn interesojn de la homaro;
  • post revolucia procezo, starigon de internaciskala regsistemo foriganta ŝtatojn kaj ties landlimojn; tiam ekestas socialismo (aŭ komunismo), socio en kiu estas nek ŝtatoj, nek klasoj, nek ekspluatado...

En la internaciista perspektivo, la laboristoj agas solidare celante mondan revolucion, kaj subtenas la alilandajn laboristojn sed ne ilian lokan registaron. Internaciismo resumeblas per la frapfrazo

Citaĵo
 Laboristoj el ĉiuj landoj, unuiĝu! 

kiu estas la lasta frazo de la Komunista Manifesto. La unuaj sindikatistoj eklernis, ke ju pli da membroj, des pli da efikeco, ĉar kunigante siajn fortojn, la laboristoj akiris pli da premforto. Tio aplikita je internacia skalo kreskigus la potencon de laboristoj kontraŭ tiun de iliaj mastroj. Necesas kuniĝi kontraŭ la reganta klaso kiu, laŭ la marksistoj, subpremas la laboristojn.

Internaciismo estas ia pacifismo kaj kontraŭas interpopolajn militojn. Laŭ la marksisma teorio la malo de proleta internaciismo estas "burĝa naciismo".

Karlo Markso diris: "Mi estas mondcivitano"[1]. Tiu vidpunkto estas sufiĉe malsimila al tiu de iuj social-demokratoj, kiel Georgo Orvelo dum la dua mondmilito, kiu observis, ke "en ĉiuj landoj, la malriĉuloj estas pli naciistaj ol la riĉuloj"[2].

La teoriuloj de la marksisma internaciismo estas Karlo Markso, Frederiko Engelso, Herman Gorter, Roza Luksemburgo, Lenino, Karlo Libkneĥto, Leo Trocki, Anton Pannekoek kaj Antonio Gramŝi. La subtenantoj de tiu internaciismo grupiĝas en internaciaj organizoj: la 1-a Internacio kiu estos pludaŭrigita kiel Internacia Laborista Asocio, la Dua Internacio, la Tria Internacio, la Komunista laborista Internacio, la Internacia revolucia marksisma centro, la Kvara Internacio, ktp. La Internacio estas grava kanto de tiu movado.

La defendo de tiu principo estis kialo de la historia skismo de 1914, inter tiuj kiuj akceptis la mondmiliton kaj do rezignis pri internaciismo (social-demokratio), kaj tiuj, kiuj rifuzis ke la popoloj masakras unu la alian por la interesoj de la regantoj de ĉiu ŝtato (komunismo).

Liberecana internaciismo

Jam en la 1870-aj jaroj kristaliĝis la internaciajn kontaktojn kiuj celis la grupan intervenon en la 1-a Internacio, kiu estos pludaŭrigita kiel Internacia Laborista Asocio, internacia kuniĝo de diversaj asocioj ĉirkaŭ la anarkosindikatismo. Tamen ankaŭ aliaj tendencoj de anarkiismo kiel la individuisma anarkiismo alianciĝis internacie ĉefe ĉirkaŭ Francio por pli taŭge disvastigi tiun tendencon.

Ĝenerale oni povas konsideri, ke la tre akceptata principo de la homa egaleco alvenas al punkto ke anarkiistoj ĉiam akceptis, ke ĉiu homoj estas egalaj kaj ke la aktivuloj devas plenumi sian solidarecan devon super la ekzisto de ŝtataj landlimoj kiuj tute nenion signifas por la liberecana spirito.

Internaciismo kaj esperanto

En la laborista esperanto-movado la temo internaciismo nepre interesas la laboristojn, kiuj aplikas ĝin per praktikado de internacia lingvo esperanto. Ekzemple, Sennacieca Asocio Tutmonda, laŭ siaj statutoj, celas interalie:

c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj ;[3]

La terminoj

La termino "internaciisto" povas signifi simple la sekvanton aŭ subtenanton de la internaciismaj tendencoj, sed ankaŭ en historio kaj historiografio de la 19-a jarcento povas signifi la membrojn kaj aktivulojn de la 1-a Internacio kaj foje eĉ tiujn revoluciulojn aŭ akuzitojn de revoluciaj agado aŭ penso kiuj falis sub suspekto ke ili estas membroj de tiu organizo.

Alia internaciismo

Kvankam la origino kaj deveno de la termino kaj koncepto estas la laborista movado, eblas trovi la uzadon kaj de la termino kaj de la koncepto por tre diversaj "internaciismoj" ekzemple de faŝismo, de ekologiismo, ene de NRO, el kiuj multaj uzas aktuale la kromnomon "sen limoj" kio estas alia maniero aludi la saman koncepton, ekzemple Kuracistoj sen limoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. (fr) Souvenirs personnels sur Karl Marx, de Paŭlo Lafargo.
  2. George Orwell, The Lion and the Unicorn. Li tiel kontraŭdiris siajn antaŭajn opiniojn, kiam li anis en la Sendependa laborista partio.
  3. Statuto de SAT, paragrafo 1.c)

Rete legeblaj tekstoj en esperanto