Ioannis Ikonomou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ioannis Ikonomou
Persona informo
Naskonomo Ιωάννης Οικονόμου
Naskiĝo 30-an de novembro 1963 (1963-11-30) (60-jaraĝa)
en Kreto
Lingvoj greka
Ŝtataneco Grekio
Alma mater Universitato HarvardUniversitato KolumbioAristotela Universitato de Tesaloniko
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Ioannis Ikonomou (greke Γιάννης Οικονόμου, naskiĝis en Iraklio, Kreto en 1964) estas tradukisto kiu laboras por la Eŭropa Komisiono en Bruselo ekde 2002. Konsiderata kiel rimarkinda nuntempa ekzemplo de poligloto, li scias 32 lingvojn: la grekan, la anglan, la germanan, la italan, la hispanan, la francan, la finnan, la danan, la rusan, la svahilan, la hebrean, la araban, la ĉinan kaj la bengalan. Laŭdire li iel scipovus eĉ 47 lingvojn[1] inkluzive de mortintaj lingvoj kiel la malnovslava lingvo. Li parolas 21 de la 24 oficialaj EU-lingvoj.[2][3][4] Li konsideris la ĉinan lingvon kiel la plej komplikan lingvon por lerni.[5] La ĉina estas ankaŭ lia preferata lingvo. Li estus la nura tradukisto ene de la Eŭropa Komisiono kiun oni fidus por traduki ĉinajn dokumentojn.[6]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Inspirita de fremdaj turistoj kiuj vizitis lian hejmurbon en Kreto, li komencis studi fremdajn lingvojn je tre juna aĝo: la anglan kiam li kvinjariĝis kaj translokiĝis al Ateno kun sia familio, la germanan je la aĝo de sep, italan je tiu de 10, la rusan je tiu de 13, la orient-afrika svahilan en la aĝo de 14 kaj la turkan en tiu de 16.[7][8] Li jam estis lerninta 15 lingvojn antaŭ ol esti 20-jarulo.

Li studis lingvistikon ĉe la Universitato de Tesaloniko antaŭ ol plustudi MA en mezorientaj lingvoj kaj kulturoj ĉe Universitato Kolumbio en Usono. Li daŭris per PhD en hind-eŭropa lingvistiko ĉe la Universitato Harvard.[9] La temo de lia disertacio en Harvard estis teksto de Zaratuŝtro verkita en la avesta, lingvo parenca al la malnovpersa lingvo.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li geedziĝis al Tomek kiu estas polino. Li ŝatus konversacii enrete kun indiĝenaj parolantoj el la tuta mondo por konservi lian lingvan kapablecon. Lia preferata ŝatokupo estas noti kaj legi ĉinajn librojn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : Ne estas sciata ĉu li scias ankaŭ Esperanton.
  2. Rice, Xan, "The man who speaks 32 languages - and counting", New Statesman, 2015-08-03. Kontrolita 2016-03-03.
  3. Schiltz, Christoph B., "Der Mann, der 32 Sprachen fließend spricht", Die Welt, 2014-06-09. Kontrolita 2016-03-03. (germane)
  4. Jovanovska, Svetlana, "Ioannis Ikonomou beherrscht 47 Sprachen", Neue Ruhr Zeitung, 2009-06-05. Kontrolita 2016-03-03. (germane)
  5. This Man Speaks 32 Different Languages. Arkivigite je 2018-09-14 per la retarkivo Wayback Machine. Great big story.
  6. Ioannis Ikonomou: The man who speaks 32 languages. linguesenzasforzo. 2013-01-15.
  7. I SPEAK 32 LANGUAGES. Arkivita el la originalo je 2018-05-02. Alirita 2018-09-13.
  8. Tsagari, Daphne, "A Greek Translator Equipped with 32 Different Languages", Greek Reporter, 2014-09-19.
  9. Nee's Language Blog: A Greek Who Speaks 32 Languages. Nee's Language Blog.