Iregszemcse
Iregszemcse (iregsemĉe) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Tamási.
Bazaj informoj
- Areo: 58 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6917/18.1844
- Loĝantaro: 2820
- Poŝtkodo: 7095
- Telefonprefikso: 74
Geografio
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Siófok-Szekszárd, laŭ fervojo (nuntempe aŭtobusoj trafikas) Lepsény-Dombóvár. Tamási troviĝas 10, Siófok aŭ Balatono 30 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo naskiĝis en 1938 pro unuiĝo de vilaĝoj Felsőireg (aŭ simple Ireg) kaj Szemcse. Post la 2-a mondmilito ŝtata bieno kaj kolĥozoj formiĝis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, poŝto, 2 policanoj.
Ireg
La unua mencio devenis el 1263, tiam la kampoj apartenis al abatejo. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La refondita komunumo atingis la rangon grandvilaĝo.